Mortinto (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mortinto (angle Dead Man) estas filmo de 1995 verkita kaj reĝisorita de Jim Jarmusch. En ĝi aktoras Johnny Depp, Gary Farmer, Billy Bob Thornton, Iggy Pop, Crispin Glover, John Hurt, Michael Wincott, Lance Henriksen kaj Robert Mitchum (en sia lasta rolo). La filmo estas ia moderna vesterno, nomata "psikedela vesterno" de Jarmusch mem, kun torditaj elementoj de la vesterna ĝenro. La filmo estas plene nigrablanka. Elstara ĝi inter alie estas pro la filma muziko de Neil Young.

La filmo komenciĝas per citaĵo el Henri Michaux kiel moto: “It is preferable not to travel with a dead man”(Prefere oni ne vojaĝu kun mortinto).