Mortmasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mortmasko de Oliver Cromwell.
Funebra masko de Tutanĥamono.
Mortmasko de Fryderyk Chopin, en la Pola Muzeo en Rapperswil.
Mortmasko de Frida Kahlo sur ŝia lito en La Casa Azul.

En okcidentaj kulturoj, mortmasko estas modluro el vaksogipso de la vizaĝo de ĵus mortinta persono. Mortmasko estas uzebla kiel memoraĵo de la mortinto, aŭ kiel modelo por la pentrado de portreto. Kelkfoje eblas identigi la portretojn, kiuj estis pentritaj surbaze de mortmasko, pro tipaj misformadoj de la vizaĝaj trajtoj. En aliaj kulturoj, mortmasko povas ekzemple esti masko el argilo, fabrikita por kovri la vizaĝon de la mortinto antaŭ la enteriga soleno. La plej famaj tiaj mortmaskoj estis tiuj uzitaj en Antikva Egiptio kiel parto de la mumiiga procezo, ekzemple la enteriga masko de Tutanĥamono.

En la 17-a jarcento en kelkaj eŭropaj landoj, oni kutimis uzadi la mortmaskojn kiel partoj de statuoj de la mortintoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj, oni cetere uzis mortmaskojn por registri la trajtojn de nekonataj kadavroj : tiun funkcion poste plenumis fotografio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]