Morto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soldato falinta dum Usona enlanda milito, 1865

Morto estas la fino de vivo.

Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortis nature, estis mortigitamortigis sin mem.[mankas fonto] Bertilo Wennergren skribis en PMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.[1]

Morto el biologia vidpunkto

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo, do evento morto estas la momento inter vivo kaj la stato morto. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj.

Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.

Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por transplantogrefto. Tiukaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj transplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

Certa diagnozo de morto estas grava ne nur por transplanta medicino, sed ankaŭ por eviti la entombigon de vivantoj. Pro tio la morton de homo ordinare devas konstati fakulo, ekzemple kuracisto.

Grandparte oni aplikas la esprimon "morto" nur al animaloj (homoj, bestoj), nur tre escepte, ekzemple poezie, al plantojfungoj.

Multaj specioj de vivaĵoj mortas pro maljuneco kaj havas limigitan vivodaŭron. En la teorio de evolucio tiu morto havas gravan rolon, ĉar ĝi ebligas la pluevoluon de specioj. Kiam en specio okazas mutacio, kiu donas selektan avantaĝon, tiu avantaĝo eble ne havus ŝancon sukcesi kontraŭ la pli sperta antaŭa generacio. Se tiu generacio formortas pro maljuneco, ĝi donas al la idaro pli bonan ŝancon pluvivi kaj tiel progresigi la specion.

Morto el medicina vidpunkto

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grave, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de transplantado, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto.

Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen nuntempe ekzistas teknikoj por restartigi la korbatadon kaj spiradon post jama halto.

Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la elektra aktivado en ties cerbo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la definitivan malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu difino montriĝas ne tute senproblema.

Morto el religia vidpunkto

Al religioj kiuj kredas la koncepton de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

La abrahamaj religioj kredas je postmorta pluvivo de la animoj ekster la mondo, kun plena memoro pri la enmonda vivo. Aliaj religioj, ekz. budhismo kaj hinduismo, kredas je transiro de la animo al alia enmonda estaĵo (metempsiĥozo), kiu ordinare ne memoras pri antaŭaj vivoj de la animo.

Homa morto

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino

  • Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi.
  • Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.

Morto kiel malo de vivo

  • Por aliaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko.

La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.

Ĉu vivo postmorta?

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.

Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.

Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne'retro'igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.

Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogena konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco

Senmorteco, eskapo de la necesa individua morto, ŝajnas al multaj homoj tre dezirinda. Sed oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiauon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

De primitivaj vivoformoj, ekz. bakterioj, estas sciate, ke vivanta celo teorie povas vivi eterne (dividante sin). Ne estas perfekte klare, kio igas la ĉelojn de kompleksaj vivuloj aĝiĝi kaj morti. Sed sen tiu mekanismo eble ne funkcius la evolucio inter tiuj vivuloj, ĉar la aĝuloj per sia akumulita sperto povus kompensi evoluciajn malavantaĝojn en sia genaro. Tiel eble la mortemo de individuoj konsistigas selektan avantaĝon por specio.

Sinmortigo

Ĉu plu vivi – aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio.

Sinmortigo aŭ memmortigo estas la ago mortigi sin mem propravole, propradecide, ne akcidente.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj.

Eŭtanazio

Eŭtanazio estas ago por intence plifruigi la morton de homo, kies pluvivon li mem aŭ aliaj konsideras nedezirebla. Ĉar la rajto je vivo estas homa rajto, oni konsideras, ke maksimume la deziro de la homo mem povas pravigi eŭtanazion, kiu tiaokaze estas "helpo je sinmortigo".

Mortpuno

La mortpuno punas krimon per mortigo de la kriminto. Kvankam ĝi kontraŭas la deklaracion de la homaj rajtoj, pluraj ŝtatoj en la mondo ankoraŭ aplikas ĝin.

La mortpuno distingiĝas de aliaj punoj per kelkaj bazaj ecoj: Ĝi absolute malhelpas plian krimadon de la punito, ĝi ŝparas al la socio la kostojn por teni lin en prizono, kaj ĝi estas ne malfarebla aŭ kompensebla en la okazo de eraro. Kontraŭantoj de la mortpuno argumentas, ke per ĝia apliko la socio perdas sian moralan avantaĝon super la krimuloj, nome ke ĝi sentas sin ligita al etikaj principoj.

Ludoviko Zamenhof pri morto

" ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas ? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ?"

Simboloj

Kiel simbolo de morto estas ofte uzata skeletulo

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro.

En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas ĝin kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La Sepa Sigelo, de Ingmar Bergman).

En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.

Tre ofte la morto estas prezentita kiel skeletulo, kutime kun falĉilo enmane.

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri morto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  • Citaĵo
     Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. 
  • Citaĵo
     Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. 
  • Citaĵo
     Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. 

Bibliografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Libroj pri morto.

Ekzistas la plej diversaj libroj pri la temo morto, inter ili:

Referencoj

Vidu ankaŭ

Pri ritoj

Funebro en Tokio, Japanujo

Pri morto el medicina vidpunkto

Ŝablono:LigoElstara