Mortulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de Mortulo kiel skeleto kun falĉilo.

Mortulo (Ankuo, Ŝinigamio (budhaa japana kulturo) kaj Izanamio (ŝintoa japana kulturo), Yama-o (hindua kulturo), Diyu-o (ĉinia kulturo), Azraelo (islama kulturo)) estas personigo de morto, ofte reprezentata en la Okcidento kiel homa skeletulo kun falĉilo, ofte ĝi estas bildigata en nigra vesto kaj falĉilo sur ŝultro. Laŭ rakontoj, Mortulo venas al mortantoj, por ke ĝi per simbola svingo de falĉilo finigis ilian vivon.

Mortulo ofte estas figuro en mitoj kaj fabeloj, sed ĝi aperas ankaŭ en filmoj.

Rilataj temoj