Moschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moschel
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato , Germanio,
Longeco 20,4 km[1]
Fluo
Fonto apud Dörrmoschel
- Alteco super marnivelo 375 m
Enfluejo apudi Alsenz en la rivero Alsenz
Geografio
vdr

La rojo Moschel estas 20,4 km longa, orografie maldekstra flankrivero de la rivereto Alsenz en Rejnlando-Palatinato, Germanio.

Geografio

La rojo Moschel fontas sudoriente de Dörrmoschel je la okcidenta flanko de la altaĵo Dörnbacher Höhe sur alteco de 375m super marnivelo. Ĝi fluas precipe norden. Unue fluante nordokcidenten ĝi pasas Dörrmoschel kaj Teschenmoschel. En sia parto ĝis Waldgrehweiler ĝi turnas sin nordorienten kaj pasas Gersweiler kaj Schiersfeld, por turni sin apud Sitters norden. Post ĉirkaŭ 2 kilometroj ĝi atingas Moschel Obermoschel. Ĉi-tie ĝi turnas sin orienten por post la trafluo de Niedermoschel norde de Alsenz sur alteco de 145 m enflui la samnoman rivereton Alsenz.

Sur sia 20,4 km longa vojo la rojo superas altodiferencon de 230 m, kiu egalas al meza dekliveco de 11,3 ‰. La rivereto deakvigas 65,997 km² grandan akvokolektan areon tra Alsenz, Nahe kaj Rejno al la Norda Maro.

Flankriveroj

La Moschel havas multajn mallomgajn alfluantojn. La plej grava flankrivero estas la 5 km longa rojo Ransenbach, kies akvokolekta areo estas 9,3 km² granda. Sekvas la flankriverojn de la Moschel en sinsekvo de la fonto al la enfluejo. Indikataj estas la orografia situo de la enfluejo[2], la longeco[1], la grandeco de la akvokolekta areo[1], la alteco de la enfluejo[2] kaj la Germana Akveja Kodo[1].

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m super marnivelo]
DGKZ
Layerbach dekstre 4,0 4,526 286 254882
Seierwoog maldekstre 1,6 2,076 238 2548832
Ransenbach dekstre 5,0 9,305 230 254884
Finkenbach maldekstre 1,2 1,576 214 25488512
Mordwiesenbach maldekstre 1,0 1,021 213 2548852
Steckenbach maldekstre 1,4 0,980 206 25488592
Lämmerbach maldekstre 1,0 1,154 206 25488594
Sulzbach dekstre 2,9 4,399 198 254886
Unkenbach maldekstre 4,3 6,772 168 2548874
Sauerborngraben maldekstre 2,5 1,915 166 2548876
Katzbach maldekstre 1,9 1,916 166 254888

Medio

[1]

Infrastrukturo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj WWRP; $2
  2. 2,0 2,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj TK25; $2