Mosfilm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de Mosfilm

Mosfilm (ruse Мосфильм) t.e. Moskva Filmo estas kinokonzerno de Rusio, unu el plej ampleksaj en la mondo. Ĝin oni fondis en Moskvo novembre de 1920 surbaze de du naciigitaj kinofabrikoj de A.Ĥonĵonkov kaj I.Jermoliev. Tiel ĝi nomiĝas ekde 1935.

Emblemo de Mosfilm estas skulptaĵo "Laboristo kaj Kolĥozanino" kreita de Vera Muĥina. Ĝin spektantoj unue ekvidis en 1947 en la filmo "Printempo", kiun kreis reĝisoro Grigorij Aleksandrov.

En 1931 ĝi komencis funkcii en la nova bloko situanta sur Pasera monteto, kiun oni konstruis en vasta distrikto de Moskvo laŭ plej avangardaj tiamaj teknologioj. Tuta procedo de kinoproduktado estas grupiga en unu loko (fakte ĝi estas kinourbo simila al sama usona Hollywood), kio grave influas ĝiajn altan kvaliton kaj rapidecon. Tie dum ĉ. okdek jaroj oni fabrikis 2500 filmojn, multaj el kiuj gajnis prestiĝajn internaciajn kaj enlandajn premiojn.

Mosfilm ankaŭ famiĝis pro sia muzika studio, kiun projektis eminenta angla arkitekto Tom Hidley.

Eksteraj ligiloj