Moshe Teitelbaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rabeno Moshe (Moses) Teitelbaum (1-an de novembro, 191424-an de aprilo, 2006) estis ĥasida rabeno kaj monda gvidanto de la satmara ĥasidismo, kiu nuntempe la plej larĝa ĥasida komunumo en la mondu kun ĉ. 100.000 sekvantoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Moshe estis la plej juna filo de rabeno Ĥaim Cvi Teitelbaum, la antaŭa gvidanta rebeo kaj frato de rabeno Joel Teitelbaum. Lia patrina nomo estis Braĥa Sima. Li kaj lia frato naskiĝis en Sighet (tiam Hungario, nun Rumanio) kaj orfiĝis jam en 1926 kiam ili estis 11 kaj 14. Moshe estis nepo de rabeno Ŝalom Eliezer Halberstam de Újfehertó.

Enn 1936 li geedziĝis kun Leah Meir, filino de rabeno Hanoĥ Heinoĥ Meir de Kareĉka. En 1939, li iĝis rabeno de Zenta (nun en Jugoslavio, tiam en Hungario).

En 1944 mortis lia edzino en Aŭŝvico, li mem estis transportita al Theresienstadt, kie li liberiĝis en 1945.

Post la milito, li edzinigis filinon de rebeno Aaron Teitelbaum de Volovo kaj reveturis al Sighet, sed ili elmigris poste al Usono, al Novjorko.

Li sekvis sian onklon en 1979 kiel satmara rabeno kaj kiel gvidanto de la sekto.

La du filoj de la rabeno (Aaron kaj Zalman) ekbatalis por la gvidado de la sekta post morto de la rabeno en aprilo de 2006. Tio kaŭzis splitiĝon de la sekto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]