Moskeo Hasano la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Hasano la 2-a
Moskeo
moskeo [+]

LandoMaroko
SituoKazablanko
- koordinatoj64° 35′ 35″ N, 3° 40′ 17″ U (mapo)64.593166666667-3.6714527777778Koordinatoj: 64° 35′ 35″ N, 3° 40′ 17″ U (mapo)

ArkitektoMichel Pinseau
Stilomaŭra stilo

Estiĝo30-a de aŭgusto 1993

Moskeo Hasano la 2-a (Maroko)
Moskeo Hasano la 2-a (Maroko)
DEC
Moskeo Hasano la 2-a
Moskeo Hasano la 2-a
Lokigo de Maroko en mondo

Map
Moskeo Hasano la 2-a

Vikimedia Komunejo:  Hassan II Mosque [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Moskeo Hasano la 2-a (arabe مسجد الحسن الثاني) troviĝas en la urbo Kazablanko (Maroko) en la Boulevard Sidi Mohammed Ben Abdallah kaj estas la plej alta templo (la 200-metraj laseroj de la minaretoj vidiĝas ekde pluraj kilometroj), kaj la dua plej granda (post la moskeo de Mekko. Ĝi estas ekipita per la lastaj teknologiaĵoj kiel rezistado al tertremoj, plafono kiu aŭtomate malfermiĝas, planko kun varmigilo aŭ elektronikaj pordoj. Ĝi estas unu el la malmultaj moskeoj kiuj permesas la viziton de nemuzulmanaj turistoj. La nomumo de Kazablanko kiel loko por la konstruado de tia moskeo estis decidita de la reĝo Hasano la 2-a kiu, laŭ li, la ĉefurbo de la ekonomia potenco devus posedi emblemon kiu distingus ĝin inter la aliaj urboj de la lando. La interno de la moskeo havas 30,000 m² kaj povas gastigi ĝis 90.000 kredantoj.

Ĝi estis dizajnita de la franca arkitekto Michel Pinseau kaj la konstruado ekiĝis la 12-an de julio 1985 kaj estis inaŭgurita la 30-an de aŭgusto 1993. En la konstruado laboris ĉ. 2.500 personoj kaj 10.000 marokaj manfaristoj por ellabori la plafonojn, kolumnojn, plankon, ktp. Ĝi kostis ĉ. 5494 milionoj da dirhamoj (504,85 milionoj da eŭroj).