Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim
| Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim Moskeo de Reĝo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud Moskeo de la Gardisto de la Du Sanktaj Moskeoj |
||
Vido de la suda flanko de la Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim |
||
| Bazaj informoj | ||
|---|---|---|
| Loko | Europa Point, Ĝibraltaro | |
| Geografiaj koordinatoj | 36°6′43″N 5°20′44″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 36.11194 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">36.11194°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Religia aliĝo | Salafismo | |
| Jaro de konsekro | 1997 | |
| Religia statuso | Moskeo | |
| Funkcia statuso | aktiva | |
| Arkitektura priskribo | ||
| Arkitektura tipo | Moskeo | |
| Arkitektura stilo | Islama arkitekturo | |
| Direkto de fasado | sudo | |
| Jaro de komenco | 1995 | |
| Jaro de kompletigo | 1997 | |
| Konstrukosto | 5 milionoj da Britaj pundoj | |
| Karakterizaĵoj | ||
| Kupolo(j) | 1 | |
| Minareto(j) | 1 | |
La Moskeo Ibrahim-al-Ibrahim, ankaŭ konata kiel la Moskeo de Reĝo Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud aŭ la Moskeo de la Gardisto de la Du Sanktaj Moskeoj, estas moskeo situanta en Europa Point en la Brita transmara teritorio de Ĝibraltaro, duoninsulo ligita al la sudo de Hispanio. La moskeo fruntas sude al la Ĝibraltara Markolo kaj la afrika lando de Maroko nur kelkajn kilometrojn for.
Enhavo |
Konstruado [redakti]
La konstruaĵo estis donaco de Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud de Sauda Arabio kaj la konstruado daŭris du jarojn je kosto de ĉirkaŭ 5 milionoj da Britaj pundoj. Ĝi estis oficiale inaŭgurita la 8-an de aŭgusto 1997.[1]
Ĝi estas la plej suda moskeo en kontinenta Eŭropo, kaj estas unu el la plej grandaj moskeoj en ne-Islama lando.[2]
Konstruaĵo [redakti]
La konstruaĵo de la moskeo ankaŭ enhavas lernejon, bibliotekon, kaj lekciejon. Ĝi estas la sola tiucele konstruita moskeo en Ĝibraltaro por priservi la Islamanojn en la teritorio kiuj nombras pli ol 2 000: ĉirkaŭ 4% de la tuta ĝibraltara loĝantaro.[3][4]