Moskeo de Ŝiano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
1 great mosque xian 2011.JPG

La Granda Moskeo de Ŝiano estas la plej granda kaj plej bone konservita el la unuaj moskeoj de Ĉinio. La moskeo situas en Ŝiano ĉefurbo de la provinco Shaanxi, kaj ĝi staras kiel simbolo de la malfermiteco de la dinastio Tang al la eksterlandaj komunumoj.

La moskeo havas ĉ. 12,000 m². Memortabulo de la Minga dinastio datigas ĝin en la jaro 742. Ĝi estis konstruita sub la imperio de la Tangoj, ĝi miksas elementojn de la ĉina kaj la arab-islama tradicioj. Krom esti unu sola konstruaĵo, temas pri pluraj pavilonoj.