Moskito
Moskitoj | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||||||||||||||||
Anophelinae | ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Moskito estas membro de la familio Kuledoj (latine: Culicidae), kiu estas familio de insektoj en la ordo dipteroj, kun proksime 2700 specioj. Ili aperis jam antaŭ pli ol 170 milionoj da jaroj. Kuledoj havas du skvamajn flugilojn, maldikan abdomenon, kaj longajn krurojn.
Por la tropikaj specioj de la kuledoj oni plej ofte uzas la vorton moskito. La vorto devenas el la hispana-portugala vorto "Mosquito" kiu signifas malgranda muŝo.
Unu genro en la familio de la kuledoj nomiĝas kulo (latine Culex). Tamen en ĉiutaga parolo oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por aliaj kuledoj.
En multaj kuledinoj, la buŝo formis longan pipon por penetri la haŭton de mamuloj (kaj okaze birdoj aŭ reptilioj) kaj suĉi sangon. La inoj de la specio bezonas proteinon por evoluigi ovojn. Ĉar ilia dieto konsistas plejparte el nektaro kaj fruktosuko, ili devas trinki sangon por havigi la bezonatan proteinon. Male, virkuledoj ne havas buŝon konvenan por sangosuĉi.
La plej fama specio el la moskitoj estas la Anopheles gambiae, kiu transdonas la malariajn parazitojn.
Arealo de moskitoj
Moskitoj loĝas en ĉiaj kontinentoj krom Antarktido. La plej grandan arealon havas Culex pipiens, ĝi loĝas ĉie, kie loĝas homoj, ĉar homoj estas ĝia ĉefa viktimo.
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas proverboj pri kulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo. ” „ Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. ”
Aliaj projektoj
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- European Mosquito Bulletin en la angla