Gambusia affinis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moskitofiŝo)
Gambusia affinis
Gambusia affinis

La moskitofiŝokulfiŝo (Gambusia affinis) estas specio de nesalakva fiŝo de la familio de Peciliedoj, ankaŭ komune, se ambigue, konata per sia genra nomo, gambusiagambusio. Ĝi estas foje nomata okcidenta kulfiŝo, por distingi ĝin el la orienta kulfiŝo (G. holbrooki).[1] Kulfiŝoj estas malgrandaj kompare kun aliaj fiŝoj, kaj inoj atingas ĝeneralan longon de 7 cm dum maskloj de 4 cm. Inoj povas esti distingataj el maskloj pro sia grando kaj pro gravedopunkto ĉe la fina ventro. La nomo de "kulfiŝo" devenas el la dieto de tiu fiŝo kiu ĉefe konsistas el grandaj kvantoj de kullarvoj, relative al sia korpogrando.[2] Kulfiŝoj estis enmetitaj rekte en ekosistemoj en multaj partoj de la mondo kiel biologia plagokontrolo por malaltigi la kulajn populaciojn kio siavice turniĝis negative kontraŭ multaj aliaj specioj en ĉiu distinga bioregiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harvnb, Wallus, Simon, 1990, paĝo 175.
  2. Masterson, J. Gambusia affinis. Smithsonian Institution. Alirita 21-a de oktobro 2011.