Moskva Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moskva ŝtato)
Saltu al: navigado, serĉo

Moskva Regno (ruse Московская Русь) aperis surbaze de la Moskva princlando, unuiginte en la 13-a jarcento la lukton de rusiaj teroj kontraŭ la Ora Hordo kaj poste kontraŭ la grandiĝanta kaj fortiĝanta tiutempe Granda Duklando Litva. La hegemonio de Moskvo en la nord-okcidenta Rusio fundamentis la bazon por kreo de unuigita Rusia ŝtato. En 1480 la Moskva Ĉefprincujo sub Ivano la Tria ĉesis pagi tributon al or-hordaj ĥanoj. Tiamaniere ĉe la fino de la 15-a jarcento kaj la komenco de la 16-a jarcento formiĝis unuigita Rusia Regno. Tamen ĝi formiĝis surbaze de la rusiaj teroj kiuj trafis en la dependecon de la hordaj ĥanoj.

La termino estas okcidentdevena. La enloĝantoj de la regno mem nomis sian ŝtaton «Rusio», kaj opiniis sin heredantoj de la Kieva Regno. Male, la okcidentanoj nomis ĝin «Moskvio» (samkiel poste ili rifuzis al la Orienta Imperio ĝian nomo «Romio», kaj nomos ĝin Bizancio). Tamen la termino «Moskva Regno» estas sufiĉe oportuna por nomi la periodon en la historio de Rusio inter la Kieva Regno kaj la «Peterburga Regno».