Moskva Arta Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva Arta Teatro
theatre company • konstruaĵo
Komenco 14-a de oktobro 1898 vd
Fino marto 1987 vd
Poste Moskva Arta Teatro • Gorky Art Theatre vd
Geografia situo 55° 45′ 36″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)55.7637.613333333333Koordinatoj: 55° 45′ 36″ N, 37° 36′ 48″ O (mapo)
Lando(j) RusioSovetunio vd
Situo Moskvo
Moskva Arta Teatro (Moskvo)
Moskva Arta Teatro (Moskvo)
DEC
Moskva Arta Teatro
Moskva Arta Teatro
Map
Moskva Arta Teatro
Fondinto(j) Vladimir Nemiroviĉ-DanĉenkoKonstantin Sergejeviĉ Stanislavski vd
vdr
fondinto de la teatro V. Nemiroviĉ-Danĉenko

Moskva Arta Teatro (ruse Московский Художественный театр) estas establita laŭ iniciato de du teatraj kamaradoj Konstantin Stanislavskij kaj Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko. Inaŭguro okazis la 26-an de oktobro n.s. 1898, kiam ili prezentis teatraĵon "Caro Fjodor Ivanoviĉ" de Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj. Ĝi longtempe furoris en Moskvo kaj en la tuta Rusio. Komence la trupo ne havis propran teatrejon, tial ĝi kvar sezonojn luis scenejon de moskva teatro en la ĝardeno Ermitejo. Tie oni povis unufojon spekti la teatraĵon "La Mevo" de Anton Ĉeĥov. Ĉi-birdo estas ĝis nun emblemo de la teatro.

En 1902 eminenta rusa mecenato Savo Mamontov rekonstruis la konstruaĵon en moskva strateto Kamergerskij. Ĝi havis multajn novaĵojn, inkluzive la rotacieblan scenon faritan laŭ projekto de la fama rusa inĝeniero Vladimir Ŝuĥov. En la publika halo estis 1200 sidejoj, kio faris la teatrejon unu el plej ampleksaj en Rusio kaj en la mondo.

En 1943 aperis Lernejo-Studio de Moskva Arta Teatro, en kiu samkiel en ceteraj universitatoj studas estontaj geaktoroj. Ĝi funkcias fakte en la sama konstruaĵo, kie troviĝas la teatro, kaj estas tre prestiĝa universitato por junaj talentuloj.

Granda populareco de la teatro permesis al ĝi prezenti siajn teatraĵojn ankoraŭ en du konstruaĵoj. Tamen ĉi-diseco ne estis utila por la trupo, tial en 1987 aperis du aŭtonomaj teatroj: Moskva Arta Teatro Ĉeĥov kun scenejo en Kamergerskij strateto kaj Moskva Arta Teatro Gorkij kun nova scenejo (inaŭguro okazis en 1973) en Tverskoj bulvardo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]