Horzonoj en Eŭropo

El Vikipedio

(Alidirektita el Moskva tempo)
Saltu al: navigado, serĉo


Traduku
Ĉi tiu artikolo pri "Horzonoj en Eŭropo" uzas tre malbonan Esperanton aŭ estas verkita en alia lingvo. Se vi trovas ĝin interesa, vi povas ĝin korekti aŭ esperantigi. Se ne, post nelonge, ĝi estos forigata


Horzonoj en Eŭropo
Horzonoj en Eŭropo

Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn: la Okcidenteŭropa Tempo (WET/GMT), la Centr-Eŭropa tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Moskva Tempo (MSK).

[redaktu] Koloroj

Okcidenteŭropa Tempo/GMT (≈UTC)
Centr-Eŭropa Tempo (UTC+1)
Orienteŭropa Tempo (UTC+2)
Moskva Tempo (UTC+3)

Okcidenteŭropa Tempo (WET, UTC+0, GMT) estas la horzono de la Feroaj Insuloj, la nordorienta Gronlando, Irlando, Islando dum la tuta jaro, la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando. Ĝia nomo angle estas Western European Time (WET).

Centr-Eŭropa Tempo (CET, UTC+1) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de unu horo al la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzata de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Tempon.

Ĝia nomo angle estas Central European Time (CET), en la franca Heure (normale) de l'Europe centrale (HNEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Zeit (MEZ).

Orienteŭropa Tempo (EET, UTC+2), angle Eastern European Time (EET), estas la horzono de la Eŭropaj landoj inter la Centr-Eŭropa Tempo zono kaj la Rusia Federacio.

Jen la Eŭropaj landoj, kiuj uzas vintre UTC+2: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Kaliningrada provinco, Ukrainio.

Moskva tempo (MSK, UTC+3) (ruse: Моско́вское вре́мя) estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo.

La moskva MSK-tempo en mapo de Rusio
La moskva MSK-tempo en mapo de Rusio

Moskva tempo estas uzata por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.

La "Moskva normiga tempo (MSK)" egalas al UTC + 3 horoj vintre, inter la lasta dimanĉo de oktobro kaj la lasta dimanĉo de marto.

La "Moskva somera tempo (MSD)" egalas al UTC + 4 horoj dum la resto de la jaro.

[redaktu] Rilataj Paĝoj

Horzonoj en Eŭropo dum Somero