Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moskva
Moskvo
ruse: Москва
ĉefurbo
Moskva Kremlo kaj rivero Moskva.
Oficiala nomo: Москва
Lando Rusio Rusio
Ŝtato Federacia urbo
Historiaj regionoj
Konataj lokoj
Rivero Moskva
Situo Moskvo
 - koordinatoj 55° 45′ 20″ N 37° 37′ 03″ O / 55.75556 °N, 37.61750 °O / 55.75556; 37.61750 (mapo)
Plej alta punkto 253
Plej malalta punkto 130
Areo 2 511 km² (251 100 ha)
Loĝantaro 11 979 529 (2013)
Denseco 4 770,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1147
Urbestro Sergej Sobjanin
Horzono MT (UTC+4)
Poŝtkodo 101xxx-129xxx
Telefona antaŭkodo +7 495 , +7 499
ISO 3166-2:RU RU-MOW
Aŭtokodoj 77, 99, 97, 177, 199, 197
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kremlo kaj Ruĝa Placo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1990 (#14)
Numero 545
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iv, vi
Honorigo Urbo-Heroo
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Rusio
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Situo de Moskvo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Moscow
Retpaĝo: www.mos.ru/

Moskvo (ruse Москва́, per esperanta alfabeto: Moskva, en IPA: [mɐ'skva]) estas ĉefurbo de Rusio, situas en eŭropa parto de Rusio sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva. Laŭ loĝantaro (oficiale 11 979 529 loĝantoj en 2013) Moskvo estas la plej granda urbo en Eŭropo kaj unu el la plej grandaj en la tuta mondo. Ĝi estas centro de Moskva urba aglomeraĵo. Krome, ĝi estas federacia urbo, administra centro de la Centra federacia regiono kaj de Moskva provinco (al la provinco ĝi ne apartenas).

Moskvo estis historia politika centro de Grandprinclando Moskvo, Rusa carlando, Rusia Imperio (portempe), Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Sovetunio. En Moskvo lokiĝas plejmulto de ŝtatorganoj de Rusio, ambasadorejoj de eksteraj ŝtatoj, stabejoj de ĉefaj rusiaj organizaĵoj. Moskvo estas grava transporta kaj turisma centro de Orienta Eŭropo kaj Rusio.

Fizika geografio

La urbo estis fondita sur la alta bordo de rivero Moskva. Dum multaj jarcentoj Moskvo pligrandiĝis, kaj en la 20-a jarcento ĝia teritorio okupis areon 870 km2, kiun ekde 1940-aj jaroj ĉirkaŭis cirkla aŭtovojo. En 2012 post administra ŝanĝo de urbaj limoj ĝi okupis areon 2511 km2.

Reliefo

Moskvo situas meze de eŭropa parto de Rusio inter riveroj Volgo kaj Okao ĉe rivero Moskva (maldekstra alfluanto de Okao). En Moskvo geografie limas Smolenska-Moskva altaĵo (en nord-orienta parto de la urbo), Moksva-Oka ebenaĵo (sud-okcidenta parto) kaj Meŝĉora malaltebenaĵo (orienta parto).

La plej alta punkto de Moskvo (255 metroj)[1][2] estas en sud-orienta parto sur altaĵo Tjoplij Stan, plej malalta (114,2 metroj) — apud la pontoj Besedi, kie rivero Moskva forfluas el la urbo[2].

Klimato

Klimato en Moskvo estas modera-kontinenta, kun kun malvarmaj neĝaj vintroj kaj varmaj someroj. Vintro (kun mezdiurna temperaturo

Moskvo dum sensuna vetero

malpli ol 0 °C) averaĝe daŭras ekde mezo de novembro ĝis fino de marto, kun mallongaj frostaj periodoj (nokte ĝis -20 — -25 °C); la plej malvarma monato estas februaro (meza temperaturo −6,7 °C). La plej malalta temperaturo (-42,2 °C) estis fiksita la 17-an de januaro 1940. Somero (kun taga temperaturo pli ol +20 °C kaj mezdiurna pli ol +15 °C) daŭras ekde mezo de majo ĝis komenco de septembro; taga temperaturo ofte atingas +30 °C. Ekstreme varma estis somero de 2010, kiam en Moskvo estis varmego ĝis +39 °C (la 29-an de julio 2010).

Plej multe da preciptaĵoj en Moskvo okazas somere. Oftaj estas nebuloj kaj fulmotondroj; iam okazas pluvegoj kaj uraganoj (okazis en 1905, 1998).

Akvujoj

Moskvo situas sur ambaŭ bordoj de rivero Moskva en ĝia meza fluo. Krome, en Moskvo estas kelkaj dekoj da aliaj riveroj, el kiuj plej gravaj estas alfluantoj de Moskva: Jaŭza, Setunjo

Alfluejo de Jaŭza

kaj aliaj. Multaj malgrandaj riveroj plejparte estis forigitaj surteren dum konstruado de fabrikoj kaj loĝataj kvartaloj; inter ili ankaŭ rivero Neglinnaja, kiu fluas tra la historia centro de la urbo kaj alfluas al Moskva apud Kremlo.

Ekzistas kelkaj artefaritaj kanaloj. Unu el ili situas centre de Moskvo kaj kune kun rivero Moskva limigas insulon; ĝi estis konstruita por ŝunti la akvon kaj tiamaniere defendi Moskvon de inundoj. La ĉefa kanalo de la regiono estas Kanalo je nomo de Moskvo, kiu kunligas Moskvon kun Volgo.

En Moskvo estas ankaŭ multaj artefaritaj lagetoj, el kiuj la plej grandaj estas Borisov-lagetoj.

Flaŭro

Moskvo estas riĉa je verdaj teritorioj: diversaj parkoj kaj ripozterenoj okupas proksimume trionon de la ĉefa teritorio. En Moskvo plej verda estas Orienta administra arondismento: tie estas ankaŭ moskva parto de granda nacia parko "Alka Insulo" (ruse Лосиный Остров). Aliaj grandaj parkoj estas Izmajlova, Butova, parko de Kuskovo kaj aliaj. Aparte rimarkindas parko "Montoj Vorobjovi", kiu lokiĝas sur deklivoj de montoj Vorobjovi.

Bestaro kaj birdaro

Valo de rivero Sĥodnja

En la parkoj vivas diversaj sovaĝaj animaloj: sciuroj, leporoj, erinacoj, vulpoj (plej grandaj rabobestoj).

Estas multaj birdoj, kiel granda kaj malgranda botaŭroj, knaranaso, orokula klangulo, marĉa cirkuo, nizo, migra falko kaj turfalko, bonazio, nigra fuliko, vanelo, ordinara galinago, eŭrazia skolopo, mevoj — pigmea, ridmevo kaj griza, palumbo, turto, orelstrigo kaj marĉostrigo, noktuo, kaprimulgo, alciono, dendrokopoj, bordhirundo, tre multaj kolomboj, paseroj kaj kornikoj.

Ekologio

Al la ekologia situacio plejparte influas supero de okcidentaj kaj nord-okcidentaj ventoj. Ekologian kontroladon en Moskvo faras 39 aŭtomataj stacioj. Pli bonaj ekologie estas nord-okcidenta parto de Moskvo (Krilatskoje, Strogino kaj ĉirkaŭe), plej malbonaj estas orientaj kaj sud-orientaj distriktoj: Kapotnja, Marjino, Kosino-Uĥtomskij estas urbopartoj kun la plej malpura aero[3]. Kvalito de akvo en Moskva-rivero estas pli bona supren laŭ fluo, nord-okcidente de Moskvo.

Moskvo estas unu el la plej malpurigitaj urboj de Eŭropo. La situacion plej malplibonigas aŭtomobila transporto, uzinoj kaj fabrikoj.

Por gardado de raraj kreskaĵoj, fungoj kaj bestoj ekde 2001 ekzistas Ruĝa listo de Moskvo, en 2011 enhavanta pli ol 450 speciojn.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Moskvo.

La rusaj kronikoj unue mencias Moskvon en 1147, kiam Georgo la Longbraka - princo de Vladimir - Suzdala princlando - renkontiĝis ĉi tie kun sia aliancano Svjatoslav princo de Ĉernihivo kaj organizis grandan festenon. Al li plaĉis vilaĝeto situanta sur alta bordo de Moskva rivero nomata Borovickij monteto. De tiam Moskvo estas nomita samkiel la rivero laŭ ordono de la princo.

Katedralo Sankta Bazilio

Ekzistas tri ĉefaj versioj de etimologio kaj interpreto de la vorto MOSKVA. La unua, plej ofte uzata, diras, ke ĉi-loko ĉiam estis malseka kaj do la praŭloj per sia antikva lingvo nomis ĝin tiel. La dua supozas, ke la vortradiko venis el lingvo de iu nerusa popolo kaj signifas ursino. La tria estas simila al la dua versio, sed signifo estas malsama - bova vadejo.

Ekde la 14-a jarcento danke al sia sukcesa geografia lokiĝo kaj energia politiko de moskvaj princoj ĝi komencis unuigi landojn ĉirkaŭ si. En la 14-a kaj 15-a jarcentoj Moskvo venkis en akra konkuro kun Tverj por ĉefa rolo en unuigado de rusaj landoj kaj gvidis lukton por liberigo de la mongola jugo. Ĉirkaŭ 1326 en Moskvon estis transigita sidejo de metropolitoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Moskva princo Dmitrij Ivanoviĉ en 1380 sukcesis fari decidan venkon super mongoloj sur Kulika Kampo situinta apud Don rivero. Pro ĉi-tio li restis en la analoj kiel princo Dmitrij Donskoj.

En fino de la 15-a jarcento moskva Grandprinco Ivan III Vasiljeviĉ proklamis sin "caro de la tuta Rusujo": Moskvo fariĝis ĉefurbo de unueca Rusa ŝtato. En tiu tempo komenciĝis grandskala rekonstruo de Moskva Kremlo, estis konstruataj brikaj muroj, ĉefaj katedraloj de Kremlo kaj sonorilturo "Ivan Velikij" ("Granda Johano", alto 81 m). Dum regado de caro Ivan la 4-a Vasiljeviĉ (Ivan la Terura - la unua rusa reganto kun titolo de caro) kiel simbolo de venko super Ĥanlando de Kazano estis konstruita sur la Ruĝa placo Katedralo de Sankta Bazilo Beata, kiu nune estas unu el ĉefaj simboloj de Rusio.

En la 17-a jarcento Moskvo fariĝis granda urbo, ĝia loĝantaro estis ĉirkaŭ 200 mil homoj. Post transigo de ĉefurbo en Sankt-Peterburgo en 1712 Moskvo konservis rolon de granda ekonomia, kultura kaj religia centro de Rusio; en 1755 tie estis malfermita la unua en la lando universitato.

La 2-an de septembro 1812 en Moskvon eniris trupo de Napoleono invadinta Rusion. Post tri tagoj komenciĝis grandega incendio detruanta du trionojn de la urbo, kaj ekde la 6-a de oktobro la franca armeo forlasis Moskvon. Restaŭrado de la urbo kreis novan aspekton de ĝia centro.

En fino de 19-a kaj komenco de 20-a jarcento Moskvo fariĝis granda industria kaj komerca centro, ĝia loĝantaro atingis 1 milionon da homoj. Tie okazis gravaj eventoj de Rusia revolucio de 1905 kaj Rusia revolucio de 1917.

Post fondiĝo de Soveta potenco al Moskvo marte de 1918 estis transigita statuso de ĉefurbo (anstataŭ Petrogrado). En 1935 estis aprobita Ĝenerala plano de rekonstruo de Moskvo, laŭ kiu oni plenumis multajn konstruadojn, grandparte formintajn nuntempan aspekton de Moskvo. En la sama jaro en Moskvo ekfunkciis metroo. Tamen en 1920-aj kaj 1930-aj jaroj estis detruitaj multaj konstruaĵoj, precipe ekleziaj, el kiuj la plej konata estas la restaŭrita Katedralo de Kristo Savinto.

Dum la Granda patriota milito (1941-1945) Moskvo estis grava centro de defendo kaj ariero. Apud Moskvo decembre de 1941 germanaj trupoj spertis la unuan seriozan malvenkon dum la tuta mondmilito, kio likvidis senperan danĝeron por la urbo. Post la venko la 24-an de junio 1945 sur la Ruĝa Placo okazis solena parado.

En 1950-aj - 1980-aj jaroj okazis granda loĝejkonstruado por la urbanoj kaj pli ol duobla kresko de la urba teritorio. La konstruaĵoj havis kiel regulo kvin etaĝojn kaj estis faritaj el grandaj blokoj fabrikitaj en uzinoj. Tiu ĉi nova konstrua teknologio permesis dum mallonga tempo parte decidi tre ĝenan kaj malfacilan problemon pri kontentigo de deziroj de moskvanoj loĝi en komfortaj kondiĉoj. La kvinetaĝaj konstruaĵoj okupis grandegan spacon de la ĉefurbo kaj do rezultigis novan problemon - transportan. La novaj urbaj distriktoj ne havis sufiĉajn laborlokojn kaj sekve plimulto de loĝantoj estis devigitaj ĉiumatene veturi al malproksimaj laborejoj kaj ĉiuvespere reveni hejmen.

Моskvo

Nuntempe Moskvo estas ĉefa ekonomia, politika kaj kultura centro de Rusio, kies evoluado estas unu el la plej sukcesaj en la lando. En 1990-aj kaj komenco de 2000-aj jaroj okazis multnombra konstruado kaj restaŭrado, kiu multe influis la aspekton de la urbo, precipe de ĝia centra parto: aperis turdomoj de moskva afera kvartalo "Moskva-Siti", estis konstruitaj aliaj nuboskrapuloj; samtempe multaj arkitekturaj memorlokoj (preskaŭ 1000 konstruaĵoj) estis detruitaj [4].

La 860-jara jubileo de Moskvo, kiun oni solenis en 2007 estis granda oficiala festo.

En 2011 - 2012 jaroj en Moskvo okazis balotoj de Dumao kaj prezidentaj balotoj, kiujn sekvis amasaj protestoj kontraŭ falsigoj dum balotadoj. La 6-an de majo 2012 centre de Moskvo okazis forta konflikto inter protestantoj kaj polico, post tio multaj politikaj aktivuloj estis prizonigitaj.

En 2012 la teritorio de Moskvo estis pliigita preskaŭ trioble kiam oni aligis al la urbo grandan teritorion sud-okcidente ĝis la limo kun Kaluga provinco.

Loĝantaro

Demografia evoluo de Moskvo inter 1400 kaj 1856

1400 1638 1710 1725 1738 1775 1785 1811 1813 1825 1840 1856

40 000 200 000 160 000 145 000 138 400 161 000 188 700 270 200 215 000 241 500 349 100 368 800
Demografia evoluo de Moskvo inter 1868 kaj 2002

1868 1871 1888 1897 1912 1920 1926 1939 1959 1979 1989 2002

416 400 601 969 753 459 1 038 600 1 617 157 1 027 300 2 101 200 4 609 200 6 133 100 8 142 200 8 972 300 10 383 000

Organoj de povo

Laŭ Konstitucio de Rusio, Moskvo estas memstara subjekto de Rusia Federacio (federacia urbo). Strukturon de administra kaj municipa povo en Moskvo difinas la statuto.

La leĝdona organo de Moskvo estas Dumao, konsistanta el 35 deputitoj kaj elektata por 5 jaroj. Plenuma povo en Moskvo estas reprezentata de Registaro de Moskvo sub gvido de la urbestro. Krome, en Moksvo ekzistas municipa memregado.

Teritoria strukturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Moskvo.
Administraj arondismentoj de Moskvo:1 - Centra, 2 - Norda, 3 - Nord-Orienta, 4 - Orienta, 5 - Sud-Orienta, 6 - Suda, 7 - Sud-Okcidenta, 8 - Okcidenta, 9 - Nord-Okcidenta, 10 - Zelenograda, 11 - Nov-Moskva, 12 - arondismento Troick

Oficiale Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda, Sud-Okcidenta, Okcidenta, Nord-Okcidenta, Norda, Nord-Orienta, Zelenograda, Troick, Nov-Moskva. La lastaj du arondismentoj estis oficiale aldonitaj al konsisto de Moskvo la 1-an de junio 2012 laŭ projekto pri disvastigado de Moskvo (antaŭe ili apartenis al Moskva provinco).

Arondismentoj estas dividitaj je distriktoj.

Kulturo kaj vidindaĵoj

Teatroj

La Bolŝoj-Teatro ("granda teatro") en Moskvo estas la plej fama teatro de la urbo[mankas fonto]. Ĝi estis fondita en 1776, kiam la princo Peter Urusov ricevis de la caro la rajton kiel ununura surcenigi teatraĵojn kaj kantaĵojn. La unuaj aktoroj estis servutuloj de la princo.

Bolŝoj teatro

Surscenigoj okazis unue en privata domo, nur en 1780 konstruiĝis la teatrejo en la nuna loko. La konstruaĵo staras sur lignaj pileroj en marŝa parto de la centro de Moskvo. Unue la teatro nomiĝis laŭ la preterpasanta strato Petrovski-teatro. En la 18-a jarcento montriĝis ĉefe operoj de rusaj komponistoj, sed ankaŭ dramoj kaj baletoj.

En 1805 forbrulis la teatrejo kaj estis rekreita 20 jarojn poste de la arkitekto Joseph Bové.

Nur tiam ĝi ricevis la nomon Bolŝoj-Teatro. La 18-an de januaro 1825 la nova Bolŝoj-teatro estis remalfermita per la prologo La triumfo de la muzoj kun la muziko de Aleksej Verstovski kaj Aleksandro Aljabjev. En 1853 incendio detruis la enon de la teatrejo. Post tiam la arkitekto Albert Cavos renovigis la konstruaĵon eĉ ankoraŭ pli lukse. Ĝis nun konserviĝis - krom malgrandaj ŝanĝoj - tiu ena dekorumo. Pro sia aparta arkitekturo en la stilo de rusa klasikismo la Bolŝoj-teatro estas nuntempe unu el la plej belaj teatrejoj de la mondo.

Laboras nuntempe en la Bolŝoj-Teatro ĉirkaŭ 900 geaktoroj, dancistoj, kantistoj kaj muzikistoj. La staruloj ofte gastrolas tra la mondo. La Bolŝoj-teatro estas la hejmo de unu el la plej malnovaj kaj plej bonaj baletkompanioj de la mondo, la mondfama Bolŝoj-baleto.

Ekde 2005 la teatrejon oni rekonstruas kaj grave renovigas. La unuaj spektantoj venos ĝin oktobre de 2011.

Malij teatron oni ofte nomas Domo de Ostrovskij, ĉar apud ĝi estas enstarigita monumento honore al la granda rusa dramaturgo Aleksandro Ostrovskij, kies teatraĵojn nepre ĉiusezone oni povas spekti en ĝi. Li estis denaska moskvano kaj do bone konis vivmanieron kaj loĝantaron el la 19-a jarcento. Kvankam liaj verkoj ĉefe lumigis problemojn el tiama epoko, sed ili estas aktualaj kaj por la nuneco do ĉiujn oni spektas kun granda intereso.

Entute en Moskvo funkcias 150 teatroj, multaj el kiuj konservas en siaj repertuaroj klasikajn teatraĵojn verkitajn de rusaj kaj eksterlandaj dramaturgoj. Verŝajne pro tio ties haloj estas ĉiam plenplenaj kaj ofte biletoj estas delonge disvenditaj.

Muzeoj

Inter la multaj muzeoj de la urbo nepre vizitenda estas la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin kun elstaraj eksponaĵoj pri la kulturhistorio de antikvo ĝis renesanco kaj tre vasta prentraĵokolekto de la okcidenteŭropaj artistoj.

Moskva Ŝtata Historia Muzeo

Tre interesa estas ankaŭ la Tretjakova galerio en la historia urbokvartalo Transmoskvariverejo (ruse Замоскворечье). Ĝi estas la plej granda muzeo de la rusia nacia arto kaj prezentas pli ol 100.000 pentraĵojn, grafikaĵojn kaj skulptaĵojn de la 11-a jarcento ĝis la nuntempo. Ĝin fondis fratoj Sergio kaj Paŭlo Tretjakov - riĉaj negocistoj, kolektintaj bildojn (prefere de rusiaj pentristoj) ekde 1856. En 1892 la kolekto konsistis jam el ĉirkaŭ 2.000 verkoj, pentraĵoj kaj ikonoj. Samjare la fratoj donacis la kolekton kaj la konstruaĵon al moskvanoj, por ke tiuj povu libere spekti la ĉefverkojn de rusiaj grandaj majstroj.

Poste la muzeon estris la komitato de la urba dumao, kiun partoprenis fama pejzaĝisto Ilja Ostrouĥov. Ekde la 3-a de junio 1919 la galerio estis naciigita.

Vizitindas ankaŭ la panoramo de la Batalo de Borodino verkita de Franz Roubaud (18561928), en la panorama muzeo de Borodino, la Ŝtata Historia Muzeo sur la Ruĝa placo kaj multaj aliaj artekspozicioj.

Oriente de la urba centro, en la iama monaĥejo Andronikov, troviĝas la muzeo de la pentristo Andreo Rublov (13601430), en kiu vivis, mortis kaj estas entombigita en la 15-a jarcento la majstro de la rusa ikonopentrarto kaj fondinto de la moskva pentrolernejo. La muzeo entenas ikonojn de la 14-a ĝis la 17-a jarcentoj.

Unu el la plej belaj monaĥejoj de Moskvo estas la Novodeviĉij virina klostro situanta ĉe la dekstra bordo de la rivero Moskva, sudokcidente de la urba centro. En ĝi okazis dum 400 jaroj multaj historiaj eventoj rilate al personoj kiel Ivano la Terura, Boris Godunov kaj Petro la Granda. La arkitektura tutaĵo[Kontrolenda lingvaĵo] de la monaĥejo estiĝis fine de la 17-a jarcento kaj estas ĝis nun unu el la plej belaj en Rusio. En la Smolenskij katedralo videblas altvaloraj murpentraĵoj el la 16-a jarcento kaj belega ikonostazo. Proksime al la monaĥejo troviĝas la Novodeviĉje tombejo, kie estis enterigitaj multaj famuloj.

Entute en Moskvo en 2011 funkciis 172 muzeoj, 102 eksponejoj kaj 243 galerioj.

Vido de rivero Moskva
Vido de rivero Moskva

Aliaj vidindaĵoj

Transporto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Publika transporto de Moskvo.

Moskvo eslas la plej granda transporta nodo en Rusio kaj unu el la plej grandaj en la mondo. En Moskvo komenciĝas multaj aŭtovojoj kaj fervojoj, ekde 1935 funkcias metroo. La urbon priservas 5 flughavenoj (plej ofte uzataj estas Domodedovo, Ŝeremetjevo, Vnukovo), 9 fervojaj stacidomoj, 3 riveraj havenoj. Gravaj avenuoj estas Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo, Vernadskij, Lenina, Lomonosova, Miĉurina ktp. For de la centraj tagaj horoj funkcias nokta publika transporto en Moskvo.

Partneraj urboj

Moskvo havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:

Moskvo en beletro

Vidu ankaŭ


Referencoj

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara