Mostafa Taĝzade

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mostafa Taĝzade
perse سید مصطفی تاج‌زاده
Mostafa Taĝzade (2017)
Mostafa Taĝzade (2017)
Persona informo
مصطفی تاج‌زاده
Naskiĝo 1956
en Teherano
Religio islamoDekduimamismo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Dinastio PahlaviIrano vd
Alma mater Teherana universitato vd
Partio Islama Irana Partoprena Fronto vd
Familio
Edz(in)o Fakhrossadat Mohtashamipour vd
Profesio
Okupo politikisto • politika komentisto • aktivulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sejed Mostafa Taĝzade (perse سید مصطفی تاج‌زاده; naskiĝis en 1956) estas irana politikisto.

Li estis la vicministro de la islama kulturo kaj islama orientiĝo pri internaciaj demandoj dum la gvidado de la ministro Mohammad Ĥatami. En 1992 Taĝzade estis devigita demisii. Instruis kaj studis en la fakultato de la internacia juro en Teherana universitato. La ano de la gvidanta konsilio de la Organizaĵo de muĝahidoj de la islama revolucio. En 1997 li estis nomumita la vicministro pri internaj aferoj laŭ politikaj demandoj kaj efektivigis la iniciaton de Mohammad Ĥatami pri la anstataŭigo de ĉiuj guberniestroj. Ankaŭ Mostafa Taĝzade okupadis la organizaĵon de tutlandaj balotadoj. Li malkaŝe subtenis la studentan protestadon. Komence de 2001 li estis nomumita la funkciisto pri organizaĵo de la prezidanta balotado, sed konservativuloj akre kritikis tiun decidon kaj, uzante sian influon en juĝa potenco, ekscitis kontraŭ lin la kriminalan kortumon. Rezulte de tiu Mostafa Taĝzade estis kondamnita al malliberigado por unu jaro, senigita de la rajto de balotado dum ses jaroj kaj de la rajto okupi ŝtatajn postenojn dum tri jaroj.