Mosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinberoj elpremataj cele al kreado de mosto

Mosto estas suko elpremita el ankoraŭ nefermentintaj vinberoj. Ĝi estas riĉa je sukero kaj kaŭzas lakson, se oni grandkvante trinkas ĝin. La mosta gaso estiĝas dum fermentado de mosto. Se tio okazas en kelo aŭ en alia fermita ejo, oni povas sufokiĝi pro la kolektiĝinta karbona dioksido (mosta gaso), kiu estas pli peza ol la aero.