Mota del Cuervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mota del Cuervo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16630
Retpaĝaro oficiala retejo de la municipo de Mota del Cuervo
Politiko
Urbestro Miguel Antonio Olivares Cobo
Demografio
Loĝantaro 6 315  (2013)
Loĝdenso 35,84 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 30′ N, 2° 52′ U (mapo)39.500277777778-2.8680555555555Koordinatoj: 39° 30′ N, 2° 52′ U (mapo)
Alto 772,5 m [+]
Areo 176,18 km² (17 618 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Mota del Cuervo (Hispanio)
Mota del Cuervo (Hispanio)
DEC
Mota del Cuervo
Mota del Cuervo
Situo de Mota del Cuervo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mota del Cuervo [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio
Placo de Mota del Cuervo.

Mota del Cuervo [mOta del kŭErbo] (M. de la Korvo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj

La loĝanto nomiĝas Moteño. La censita populacio en 2013 estis de 6315 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo

Mota del Cuervo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 714 m; je 116 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 176.18 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°30′1″N 2°52′5″Ok.

Distanco al provincaj ĉefurboj

  • Cuenca : 113 km
  • Albacete: 112 km
  • Ciudad Real: 137 km
  • Toledo: 125 km
  • Madrid: 148 km

Historio

La areo estis en la Mezepoko loĝata de la Ordeno de Santiago; la komenca nomo de la loko estis El Cuervo, tio estas, La Korvo, kio aperas en la blazono. En 1394 jam aperas la nomo de “La Mota” en privilegia dokumento pri posedo de montoj. Post kelkaj jaroj, en 1416, la loko ricevas foruon.

En la 19a jarcento, post la provinca reorganizado fare de Javier de Burgos en 1833, Mota del Cuervo ĉesis aparteni a la provinco Toledo, kaj ekapartenis al la provinco Kvenko. Tiam ĝi estis ankoraŭ ĉefe vilaĝo por agrikulturo, kun tradicia karaktero kiel vilaĝo de potfaristoj. Fine de la 20a jarcento oni restaŭris ventomuelejojn kion profitis la turismo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj


Vidu ankaŭ