Motaciledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motaciledoj
Motacilla alba yarrellii
Nigradorsa motacilo (Motacilla alba yarrellii)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae

Motaciledoj estas familio (biologio) el malgrandaj paseroformaj birdoj kun mezaj al longaj vostoj. La familio enhavas 65 speciojn en 6 genroj, kiuj inkludas pipiojn, motacilojn, makroniksojn kaj aliajn. Ili ĉefe manĝas insektojn. La makroniksoj aŭ longunguloj estas nur en Afriko, dum motaciloj estas ĉefe en Eŭropo, Afriko kaj Azio, kun du specioj migrantaj kaj reproduktantaj en Alasko. La pipioj havas pli tutmondan distribuadon, ĉar troviĝas ĉefe en la Malnova Mondo sed ankaŭ en Ameriko kaj oceanaj insuloj kiel Novzelando kaj la Falklandoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Motaciloj, pipioj kaj longunguloj estas sveltaj, malgrandaj al mezgrandaj paserinoj, game el 14 al 17 cm longe, kun mallongaj koloj kaj longaj vostoj[1]. Ili havas longajn, palajn krurojn kun longaj fingroj kaj krifoj, ĉefe la malantaŭa fingro kiu povas esti ĝis 4 cm longa en kelkaj longunguloj. Ne estas seksa dimorfismo laŭ grando.

Ĝenerale la fortikaj longunguloj estas pli grandaj ol la pipitoj kaj motaciloj. Longunguloj povas pezi ĝis 64 g, dum la pezogamo de pipioj kaj motaciloj estas 15-31 g. Maskla plenkreskulo de longunguloj havas brilkolorajn subajn partojn.

La plumaro de plej tipaj pipioj estas brunstriitaj birdoj kun blankaj aŭ blankstriitaj vost-eĝoj iom similaj al alaŭdoj, kvankam kelkaj specioj havas pli brilajn plumarojn, ĉefe la Orpipio de nordorienta Afriko. La genro pipioj estas malpli svelta ol la genro Motaciloj. Kelkaj pipioj havas longan ungegon je la postaj piedfingroj. Iliaj seksoj estas samkoloraj.

La genro Motaciloj estas sveltaj kaj klare rimarkindaj desegnitaj birdoj de ĉefe blankaj kaj nigraj koloroj, sed ankaŭ flavaj, kun svelta beko, longaj kruroj kaj longa vosto. Iliaj seksoj estas pli malpli klare distingeblaj. Ili nestumas sur la tergrundo, en rokoj aŭ fendoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Plej parto de motaciledoj estas surgrundaj insektovoraj[1] de malferma kamparo. Ili okupas preskaŭ ĉiujn disponeblajn habitatojn, el strando al alta montaro. Motaciloj preferas pli humidajn habitatojn ol pipioj. Kelkaj specioj uzas arbarojn, ekzemple la Hinda dendronanto, kaj aliaj specioj uzas arbarajn montarrojojn, kiel la Montarmotacilo aŭ la Afrika montarmotacilo.

Motaciledoj manĝas ampleksan gamon de senvertebruloj, ĉefe insektoj, sed ankaŭ araneoj, vermoj, kaj etaj akvomoluskoj kaj artropodoj. Ĉiuj specioj ŝajne estas diversaj en siaj dietoj, kaj la plej komune predata manĝero de iu specio aŭ populacio kutime montras la lokan disponeblon.

Kun la escepto de la Hinda dendronanto, ili nestumas surgrunde[1], kie la ino demetas ĝis ses punktitajn ovojn.

Genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Clancey, P.A.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. Londono: Merehurst Press, p. 172–173. ISBN 1-85391-186-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]