Motoneŭrono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto motoneŭrono priskribas neŭronojn, kiuj transportas nervajn signalojn de la cerbo al la skeletaj muskoloj de la korpo kaj tial necesas por la direktigo de ĉiuj moviĝoj.

Oni diferencigas la

  • unuan aŭ "supran motoneŭronon" kaj la
  • duan aŭ "suban motoneŭronon".

Ĉiam unu supra kaj unu suba motoneŭronoj konsistigas funkcian paron. Ambau estas parto de la centra nerva sistemo: la supra motoneŭrono apartenas al la cerbo kaj la suba al la mjelo.

Supraj motoneŭronoj[redakti | redakti fonton]

La supraj motoneŭronoj respondecas pri konscia iniciato de la moviĝo kaj kunordigas la korpan sintenon. La centra parto de la neŭrono, la tiel nomata "Bec-ĉelo", situas en la primova kortekso en la cerbo. La malcentraj partoj, la aksonoj, orientiĝas suben. Ili neniam atingas la muskolojn, sed ĉiam la suban motoneŭronon en la mjelo, la nervaj informoj do ĉiam pasas ambaŭ motoneŭronojn. Parto de la aksonoj de la supraj motoneŭronoj konsistigas la "piramidan vojon" (france voie pyramidale, germane Pyramidenbahn) aŭ "korteksospinan areon (angle corticospinal tract).

La supraj motoneŭronoj, kies aksonoj situas en la piramida vojo, nomatas "piramida sistemo", la aliaj "eksterpiramida sistemo". La diferencigo gravas en neŭrologio, ĉar la du grupoj de supraj motoneŭronoj ekzemple malsamspece reagas al medikamentoj.

Subaj motoneŭronoj[redakti | redakti fonton]

La subaj motoneŭronoj estas la faktaj impulsodonantoj por la muskolaj ĉeloj. La centraj partoj de la neŭronoj por la korpo krom la kapo situas en la antaŭa (ĉe kvarpiede marŝantaj bestoj pli bone "ventroflanka") korno de la griza substanco de la mjelo. En ĉiu segmento de la mjelo aksonoj per spinaj nervoj forlasas la vertebran kanalon. La unuopaj spinaj nervoj disbranĉiĝas kaj vojas ĝis la muskoloj de sia areo. Por la muskoloj de la kapo la centraj partoj de la koncernaj subaj motoneŭronoj situas en la "motoraj nukleoj" (latine nuclei motorii) de la kraniaj nervoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Martin Trepel: Neuroanatomie ("neŭroanatomio", germane), 3-a eldono 2003, eldonejo Urban kaj Fischer (Germanio), ISBN 3-437-41297-3
  • L. Sherwood: Human Physiology: From Cells to Systems ("homa fiziologio, de ĉeloj al sistemoj", angle), 4-a eldono 2001, eldonejo Brooks kaj Cole (Kalifornio, Usono).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]