Motorŝipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda pasaĝera motorŝipo "Queen Mary 2"

Motorŝipo estas memmova akvoveturilo, kies ĉefa motoro estas eksplodmotoro, plej ofte dizela.

Nuntempe la motorŝipoj estas la plej disvastigita tipo de la akvoveturiloj. Ili praktike plene anstataŭigis la vaporŝipojn.

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Motoro de la motorŝipo povas esti malrapidrotacia (tiuokaze ĝi funkcias senpere kun la helica ŝafto) aŭ rapidrotacia. La rapidrotacia motoro estas kunigita kun helica ŝafto pere de transmisio. La plej disvastigitaj tipoj de transmisio estas mekanika (reduktilo) kaj elektra. Okaze de la elektra transmisio, dizelmotoro rotaciigas generatoron de la kontinuaalterna kurento, kies elektro funkciigas motorojn, kiuj rotaciigas helican ŝafton. La elektra transmisio permesas senŝtupe ŝanĝi rotacian rapidon de helica ŝafto. La motorŝipojn kun la elektrotransmisio oni ne malofte distingas kiel aparta klaso de la akvoveturiloj – dizelelektroŝipoj.

Estas motorŝipoj ankaŭ kun hidraŭlika transmisio.

Rapidaj ŝipoj pli ofte uzas turbinan motoron (cetere, tiajn akvoveturilojn, turbinŝipojn, iufoje oni ankaŭ alkalkulas al motorŝipoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]