Mouse Randolph

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mouse Randolph
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1909 (1909-01-22)
en Sankta Luiso
Morto 12-an de decembro 1997 (1997-12-12) (88-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Irvin „Mouse“ Randolph (naskiĝis la 22-an de januaro 1909 en Sankta Luiso, Misurio; mortis la 12-an de decembro 1997[1]) estis usona trumpetisto de svingo kaj ritmenbluso.

Randolph muzikis fine de la 1920-aj jaroj sur riveraj vaporŝipoj kun Fate Marable, laboris poste kun multaj teritoriaj bandoj, ekzemple kun tiuj de Walt Farrington, Willie Austin, Art Sims, Norman Mason, Floyd Campbell, Alphonse Trent kaj J. Frank Terry. Finfine li iris al Kansasurbo, kiel li estis dungita en la bando Twelve Clouds of Joy de Andy Kirk ekde 1931 ĝis 1933. En 1934 li muzikis en Novjorko mallonge en la bando de Fletcher Henderson, pli malfrue ĉe Benny Carter. Inter 1935 kaj 1938 li laboris i.a. ĉe Lucky Millinder kaj Cab Calloway. En la jaro 1938 li surdiskigis kun Teddy Wilson la titolojn „With Thee I Swing“, „Who Loves You“ kaj „Tea For Two“, muzikis kun Chu Berry („Maelstrom“, 1937) kaj en la orkestro de Lionel Hampton. Ekde 1940 ĝis 1942 li estis en la bando de Ella Fitzgerald, en 1943 ĉe Don Redman kaj ekde 1944 ĝis 1948 li koncertis kun Edmond Hall en la novjorka Cafe Society („Continental Blues“, 1945).

En la 1950-aj jaroj Randolph surdiskigis kun Pearl Bailey kaj muzikis kun diversaj ritmenblusaj orkestroj; en 1955 li gastis en Savoy Ballroom kaj laboris ekde 1957 kun Chick Morrison en Novjorko.

Disko[redakti | redakti fonton]

  • Ella Fitzgerald 1939-1940 (Classics)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Jörgensen kaj Erik Wiedemann: Jazzlexikon. Munkeno, Mosaik, 1967

Referencoj[redakti | redakti fonton]