Moutiers-les-Mauxfaits
| Moutiers-les-Mauxfaits | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Luarlandoj | ||
| Departemento | Vendeo | ||
| Arondismento | Les Sables d'Olonne | ||
| Kantono | Moutiers-les-Mauxfaits | ||
| Urbestro | S-ro Gérard Commailleau | ||
| Poŝtkodo | 85540 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 85156 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1630 (2006) | ||
| Loĝdenso | 177 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 30′ N, 1° 26′ W46.492222222222-1.4255555555555Koordinatoj: 46° 30′ N, 1° 26′ W | ||
| Alto | De 17 al 71 m | ||
| Areo | 9,23 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
Moutiers-les-Mauxfaits [mutjE le mofE] estas komunumo en okcidenta Francio, kiu situas je 12 km de Atlantiko, sud-okcidente de la departemento Vendée (Vendeo).
Enhavo |
Historio [redakti]
La nomo Moutiers havas originon en la vorto "moustier", kiu signifas "monaĥejo". Estis du monaĥejoj en la jaro 1000. El ambaŭ malaperis unu ĉirkaŭ la jaro 1300 kaj la dua pluekzistis ĝis la 18a jarcento.
Atestaĵoj ekzistas pri romia okupacio antaŭ pli ol 2000 jaroj.
Dolmenoj kaj menhiroj en la ĉirkaŭaĵo atestas pri frua homa ĉeesto antaŭ ĉ. 8000 jaroj.
Dum la franca revolucio, la loĝantaro estis funde respublikana. Moutiers situas ĉe la suda limo de la areo kie okazis la vendeaj militoj. La armeoj de la rojalista militestro Charrette ([ŝaret']) okazigis tie masakrojn en kiuj mortis triono de la loĝantaro.
De 963 loĝantoj en 1900, 1000 en 1970, la loĝantaro kreskis ĝis nun al 1811 kaj plue kreskas.
Pozitivan rolon en tio ludis la ekzisto aŭ malfermo de lernejoj, kolegioj (privataj kaj publikaj) kaj de esencaj servoj : poŝto, kuracistoj (2), apoteko, ĉiovendejo, metiistoj, turisma oficejo, ktp.
La aldona nomo "Mauxfaits", kiu estas loknomo de proksima bieno, estas neklara kaj necerta. Fakte ĝi konsistas el aldono de "maux" (malbonaĵoj) kaj "faits" (faritaĵoj).
Geografio [redakti]
La vilaĝon trairas, iom rande de la suda parto, rivereto kun iom amuza nomo "Troussepoil", kun necerta origino ("trousse", el la verbo "trousser" = kuspi, refaldi, kaj "poil" = hararo). Ĝi trairas la valon de "Huche-Grolle", ankaŭ amuza nomo kies devenon oni havas en "Huche", el la verbo "hucher" (krii) kaj "Grolle" (korvo). Tie estis kreita, antaŭ kelkaj jaroj, plaĉa parko en la proskimeco de la kampadejo.
Demografio [redakti]
| 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 |
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 922 | 1 003 | 1 261 | 1 259 | 1 348 | 1 419 | 1 630 | 1 811 (est.) |
Vidindaĵoj [redakti]
La ĉefaj monumentoj estas la preĝejo, konstruita ĉirkaŭ la jaroj 1170-1180 en stilo malfruromanika. La sonorilturo datumas de 1867. En 1305, la papo Clément V (Klemento la kvina) predikis en tiu preĝejo. En 1568, Hugenotoj bruligis ĝin kaj novaj detruoj okazis ankaŭ dum la religimilitoj.
Ekde 1440, Moutiers estis tre grava loko de foiroj kreita laŭ dekreto de la reĝo Charles VII.
En 1765, en la loko de malnova halo, per rekupero de ĝia keltdevena materialo, estis konstruita tute nova kaj vasta en stilo nov-klasika. Ĝian imponan tegmenton subtenas 41 dorikaj kolonoj kaj 61 lignaj fostoj.
Ekzistas ankaŭ la kastelo de la Cantaudière ([kantodjEr']) konstruita en la loko de malnova romia fortikaĵo en 1578.
Esperanto en Moutiers-les-Mauxfaits [redakti]
Esperantistoj el Anglio, Rusio, Belgio (hungardevena), Finnlando kaj el diversaj regionoj de Francio jam vizitis la vilaĝon. Dum kunveno okazinta la 28an de julio 2007, la urba konsilantaro unuanime akceptis, ke interna vojo de nova vilaĝeto "Le Hameau du Bois", konsistonta el 50 domoj, por kiu la terŝoveladaj laboroj komenciĝis la 5an de julio 2007, ricevos la nomon "Rue de l'espéranto". 585-m longa, ĝi estas verŝajne unika en la mondo en tio ke ĝi estas cirkla. Temas pri la dua Zamenhof/Esperanto-Objekto de Vendeo (departemento n° 85), post la trafikcirklo "Rond-point du Dr Zamenhof" inaŭgurita en La Roche-sur-Yon en 1999, inter pli ol 180 en Francio (vidu la liston en vikipedio aŭ en la retejo de SAT-Amikaro).
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ france Moutiers-les-Mauxfaits sur la — retejo de Insee, t.e. Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomikaj Studoj]
