Movada agado de Amri Wandel

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Movada biografio:

Profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992, estrarano de UEA (1995-98, 2004-), komisiito pri Rondo Familia de UEA ekde 1998, profesoro de AIS (membro de 1983). Lernis Esperanton en 1973, dumviva membro de UEA. Partoprenis preskau ĉiujn UKjn ekde 1974. Komitatano de UEA ekde 1985 (1998-2007 kom.B). Prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto de TEJO, Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1989-95), prezidanto de la LKK de la Universala Kongreso en Tel Avivo (2000). Verkoj en Esperanto: 3 libroj, 10 IKU-prelegoj, 4 IKU-libroj (red.), multaj profesiaj kaj movadaj artikoloj. Kunlaboranto de la Nova PIV. Pli detala bibliografio ĉe Amri_WANDEL


Movada agado kaj celoj:

En la Estraro de 2004-2007 respondecis pri Faka kaj Scienca agado kaj pri Rondo Familia. Se elektota al la nova Estraro, daurigos la ĉi-subajn projektojn, sed aktivos ankaŭ en la fakoj de Eksteraj Rilatoj (kontaktoj kun Unesko kaj Ne-Registaraj Organizaĵoj) kaj Regiona Agado.

Ĉefaj antaŭaj kaj nunaj projektoj

1. Scienca Agado

  • Iniciato kaj prizorgado de la AIS-IKU kursoj dum la UK,
  • Iniciato, redaktado kaj popularigo de la IKU-libro,
  • Kreado de IKU-retpaĝaro
  • Kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj (Unesko, IAU k.a. NROj)

2. Faka Agado

  • Iniciato kaj prizorgado de servoj por Fakaj Asocioj dum la UK
  • Faka Forumo kaj Faka Budo
  • Iniciato kaj gvidado de la retlisto Scienca kaj Faka Agado

3. Familaia agado kaj bulteno

  • Prizorgado de Rondo Familia (RF) de UEA
  • Profesi-nivela bulteno Familia Esperanto (FE)
  • Fortigo de la financa stato RF kaj FE
  • Kreado de nova retejo por RF, FE kaj IIK
  • Reta versio de FE


[redaktu] Detala priskribo

Faka agado

Iniciatis, evoluigis kaj organizas la Fakan Forumon kaj Fakan Budon dum la UK. Tiuj aranĝoj fariĝis popularaj eroj, en kiuj reprezentantoj de Fakaj Asocioj kaj kongresanoj renkontiĝas, informiĝas kaj diskutas servojn kaj fakan agadon. Kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA starigis kaj gvidas la retliston Scienca kaj Faka Agado kiun abonas la Fakaj Asocioj kaj multaj individuoj. La adresaro de tiu listo estas regule prizorgata kaj ligita kun la datumbazo de la CO kaj de la Jarlibro.

Estonte plivastigi la servojn por la Fakaj Asocioj, kiel invitado de lokaj fakaj aktivuloj ne-esperantistoj dum la Universala Kongreso. Instigi regulan kontakton de Fakaj Asocioj kun UEA kaj inter si, per diskutoj kaj kampanjoj en la retlisto, en la Faka Forumo dum la UK, kaj per individuaj kontaktoj kun aktivuloj de specifaj Fakaj Asocioj.

Iniciati kaj instigi fakajn projektojn, kiel ekz. esperanta versio de Reskribo de la Biblio lanĉita en 2007 kunlabore kun religio-rilataj Fakaj Asocioj kiel ASISTI, IKUE, KELI kaj Oomoto.

Interreta Faka Agado: Krei retejojn por Fakaj Asocioj kaj plivastigi la retan aktivecon de UEA kaj de Fakaj Asocioj, i.a. kadre de Vikipedio.


Scienca agado

Plifortigis la kunlaboron inter UEA kaj AIS kaj ISAE. Dum la UK en 2006 gvidis la Strategian Forumon kunlabore kun tiuj du asocioj. Multe aktivis por evoluigo kaj diskonigo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Redaktis la IKU-librojn de 2005, 2006 kaj 2007, kaj kreis la IKU paĝaron ĉe UEA (vidu ĉi-sube), kie troviĝas i.a. la antauaj IKU-libroj, artikoloj pri IKU kaj Scienca Agado per Esperanto kaj la programo kaj resumoj de la venonta IKU. Verkis novan kontrakton inter AIS kaj UEA por la okazigo de la komunaj AIS-IKU sesioj dum la UK, kaj modifis la IKU-regularon por reguligi la redaktadon kaj eldonon de la IKU-libroj.

Estonte aldoni al la IKU-retejo fremdlingvajn paĝojn (angla kaj franca) por utiligi la IKU en eksteraj rilatoj. Revizii la elekto-manieron de la IKU-prelegoj. Resumo de ideoj kaj planoj pri scienca agado aperas en lia artikolo Science-Malferme en la Revuo Esperanto (aprilo 2006) kaj en la IKU-retejo. Plivasigita versio aperis en marto 2007 en La Lanterno Azia.


Eksteraj rilatoj

Daurigi la agadon ĉe internaciaj fakaj kaj sciencaj organizoj kaj forumoj kiel UNESKO kaj NROj. Evoluigi la kontaktojn inter UEA kaj pluraj NROj, precipe Internacia Asocio de Universitatoj (IAU), unu el la plej grandaj NROj en kiu membras 600 universitatoj tutmonde, kiujn li iniciatis kaj plu flegis dum la lastaj jaroj, i.a. dum vizitoj ĉe Unesko kaj IAU en Parizo (raporto en Revuo Esperanto, junio 2006). Informi kaj aktivi por internacia rekono de Esperanto en internaciaj fakaj kaj sciencaj rondoj.


Infanoj, gejunuloj kaj familioj

Gvidas la komisionon de Rondo Familia, lanĉis la novan profesi-nivelan bultenon Familia Esperanto(dauriganto de la antaua Cirkulaĵo) kaj sanigis ĝiajn financojn. En 2006 kreis novajn retejojn por Rondo Familia kaj Internacia Infana Kongreseto (vidu ĉi-sube), varbis novan redaktoron por Familia Esperanto kaj reaperigis la bultenon en nova reta formo. Regule gvidas kunvenojn de Rondo Familia dum la UK. Resumo de lia agado por Rondo Familia aperas en la artikolo La novaj vizaĝoj de Rondo Familia en la Revuo Esperanto (Malferme, aprilo 2007) kaj en la retejo de Rondo Familia.


Regiona Agado

En la pasinteco iniciatis regionajn projektojn tutmonde: kiel vicprezidanto de TEJO iniciatis la Komunan Seminarion (Koreio-Japanio-Ĉinio; vidu ĉi-sube) kiu en 2007 havas sian 25an renkontiĝon. Dum la UK en Tel Avivo (2000) organizis la seminarion "Araboj en Israelo" en la vilaĝo Pac-Oazo kaj klopodis por inviti Jordaniajn Esperatistojn al la UK. Nuntempe partoprenas en la planado de regiona Esperanto-konferenco en la Mezoriento. Estonte apliki tiun strategion por krei kontaktojn inter fortaj kaj aktivaj Landaj Asocioj kaj malpli fortaj grupetoj en najbaraj landoj.


[redaktu] Eksteraj Ligiloj

Paĝaro pri Internacia Kongresa Universitato: http://uea.org/dokumentoj/IKU

Paĝaro pri Rondo Familia, Familia Esperanto kaj IIK: http://www.uea.org/rondo_familia

UK 2000 (Tel Avivo) http://www.esperanto.org/uk2000/

Historio de la Komuna Seminario http://www.mobigen.com/~hiongun/ks/