Movado Alkamparena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado Alkamparena
publika politiko • transiro de populacio • transigo de loĝantaroj
Komenco 1960-aj jaroj vd
Fino 1970-aj jaroj vd
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
vdr

La Movado Alkamparena, Movado Alkampara aŭ pli poezie (laŭ maoisma stilo) Movado Supre al Montaroj kaj Malsuprena al Kamparo (en ĉina 上山下乡运动) estis politiko instituita en Ĉinio fine de la 1960-aj jaroj kaj komence de la 1970-aj jaroj. Kiel rezulto de kontraŭ-burĝa pensaro valida durm la Kultura Revolucio, Mao Zedong deklaris, ke ia privilegiita urba junularo estu sendata al montaraj areoj aŭ farmaj vilaĝoj por lerni el laboristoj kaj farmistoj tie.

La politiko de Mao diferencis el tiu de Liu Shaoqi kiu komence de la 1960-aj jaroj ankaŭ forsendis loĝantaron sed en alia politika kunteksto. Liu Shaoqi institutis la unuan forsendan politikon por redistribui malmankantan urban loĝantaron sekve de la Granda Ĉina Malsatego kaj de la Saltego Antaŭen. La uzo fare de Mao de tiu forsenda politiko celis forigi la ĉiean estadon de la Ruĝaj gardistoj kiuj ekstaris supren ĉe sia mansigno kaj voko, nome por estingi agitadon kaj forigi la embarason de la Kultura Revolucio el la ĝenerala vido.

Multaj ĵusbakitaj abiturientoj, kiuj iĝis konataj kiel la Kamparumita Junularo de Ĉini), estis devigitaj el la grandurboj kaj efike ekzilitaj ĝis malproksimaj areoj de Ĉinio. Kelkaj komentistoj konsideras tiujn homojn, multaj el kiuj perdis la ŝancon ekzameni universitaton, la perditan generacion de Ĉinio. Famaj verkistoj kiuj skribis koncerne siajn travivaĵojn dum la movado estas Nobel-premiito Liu Xiaobo, Jiang Rong, kaj Zhang Chengzhi, kiuj ĉiuj iris al Interna Mongolio.

Reloĝigo en la kamparo, nome ĉaduiluĉu (插队落户) estis pli permanenta formo.[1][2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Australian journal of Chinese affairs - Numéros 1 à 4 - Page 1 Australian National University. Contemporary China Centre - 1979 "Around six hundred thousand of these were sent down in 1968, obeying Mao's call to "Join the Commune for Life" (chaduiluohu, laŭvorte, "Joining a Team and Taking up Residence")
  2. Ecoambiguity: Environmental Crises and East Asian Literatures - Page 147 Karen Laura Thornber - 2012 "Some were sent to rural villages to join production teams and establish residence (chadui luohu). These individuals did not significantly change environments."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Schoppa, R. Keith (2006), Revolution and Its Past: Identities and Change in Modern Chinese History, Pearson Education, pp. 349–356, (ISBN 0-13-193039-7) 
  • Benson, Linda (2002), China Since 1949, Semnar Studies in History, Pearson Education, pp. 38–44, (ISBN 0-582-43739-3) 
  • Zhong, Xueping; et al. (2001), Some of Us: Chinese Women Growing Up in the Mao Era, Rutgers University Press, (ISBN 0-8135-2969-7)