Movado de Nealiancitaj Landoj
La Movado de Senaliancaj Ŝtatoj, Senalianca Movado aŭ Movado de Senblokaj Ŝtatoj (angle Non-Aligned Movement, NAM) estas internacia organizaĵo de ŝtatoj kiuj ne apartenas al milita alianco (NATO, la "Okcidenta Bloko" aŭ Varsovia pakto, la "Orienta Bloko") kaj kiuj tenis sin neŭtralaj en la Malvarma Milito.
Ĝi estis fondita laŭ iniciato de la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno. La organizaĵo ekaktivis en sia unua kunsido 1961 en Beogrado. La organizaĵo kreskis multe dum la 1960-aj jaroj, kaj al ĝi aliĝis multaj afrikaj kaj aziaj ŝtatoj. Pintaj konferencaj okazis i.a. en Kairo kaj Lusako. Dum la 1970-aj jaroj la sveda ĉefministro Olof Palme interesiĝis pri la Senalianca Movado kaj vidis en ĝi ŝlosilan rolon por malarmado kaj paco en la mondo. Olof Palme, Indira Gandhi, Tito kaj Julius Nyerere estis tiam gravaj gvidantoj en la Senalianca Movado.
La organizaĵo kondamnis la disdividon en du aliancoj ("blokoj") dum la Malvarma Milito pro la risko de Tria Mondmilito, kaj subtenis pacan kunekzistadon kaj malarmadon. Ĝia celo estas la samrajteco inter la ŝtatoj kaj pozitiva ekonomia evoluo de ĝiaj membroŝtatoj. Hodiaŭ "Nordo-Sudo-demandoj" kaj nova ekonomia mondordo estas inter la demandoj diskutataj en la Senalianca Movado.
Hodiaŭ la Senalianca Movado havas ne malpli ol 118 membroŝtatoj. Kune ili reprezentas 55% de la monda loĝantaro kaj havas preskaŭ du trionojn de la voĉoj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreskanta nombro de membroŝtatoj tamen malfaciligas interkonsentojn por komuna politiko. Kun la fino de la Varsovia pakto ĝi perdis signifon. Tamen en la 2003-a kunveno en Malajzio, la 2006-a en Havano, la 2009-a en Ŝarm el Ŝeiĥ kaj la 2012-a en Tehrano estis klopodoj ragajnigi al ĝi signifon. De 2009 ĝis 2012 la prezida lando estis Egiptio, de 2012 ĝis 2015 temas pri Irano.
Nomo
En esperantaj tekstoj oni povas trovi plurajn malsamajn nomformojn por la organizaĵo, ekz-e Organizaĵo de Neligitaj Landoj, Movado de Nealiancintaj Landoj, ktp.
Ĝeneralaj sekretarioj