Movado de Palikot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Movado de Palikot, de 2013 kiel Via Movado
Ruch Palikota, de 2013 Twój Ruch
partio
Lando  Pollando
Estro Janusz Palikot
Fondiĝo 1-a de junio 2011
Ĉefa sidejo ul. Fabryczna 16/22 lok. 24, 00-446 Warszawa
Ideologio socialdemokratio, socialliberalismo, kontraŭfaŝismo, kontraŭklerikismo, feminismo, pacismo
Membroj ĉ. 40 mil (2011)
Junulara organizaĵo Ruch Poparcia Młodych (Junula Movado de Subteno)
Retejo ruchpalikota.org.pl
vdr
Robert Biedroń
pola GLAT-aktivulo kaj maldekstra politikisto, membro de la Pola Parlamento
pola GLAT-aktivulo kaj maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento
Sekvanto Via Movado vd
Persona informo
Naskiĝo 13-a de aprilo 1976
en Rymanów apud Krosno
Religio ateisto
Partio Movado de Palikot, de 2013 Via Movado
En TTT robertbiedron.pl
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Movado de Palikot (pole: Ruch Palikota, RP) estas pola politika partio starigita de Janusz Palikot, registrita la 1-an de junio 2011. Apud la partio aktivas ankaŭ la asocio Movado de Subteno de Palikot (Ruch Poparcia Palikota), registrita la 18-an de oktobro 2010.

En la parlamentaj balotoj en Pollando en 2011 la Movado ricevis 10,02% da voĉoj kaj enirigis en Sejmon 40 parlamentanojn, de kiuj plejparto ne estis konata pro sia antaŭa publika agado. Movado de Palikot estas la tria forto en la pola parlamento post Civitana Platformo (207 deputitoj) kaj Juro kaj Justeco (157 deputitoj). Fine de la jaro 2013 estis ŝanĝita la nomo de la partio al Via Movado. La partio la 25-an de majo 2014 malgajnis baloton al Eŭropa Parlamento por 51 elektataj polaj kandidatoj.

Programo

Inter 35 postuloj de la partio troviĝis i.a. enkonduko de la plata imposto, malpligrandigo de la buĝeta deficito, redukto de burokratismo, promociado de entreprenemo, plialtigo de la aĝo de pensiiĝo, ĉesigo de instruado de la religio en lernejoj, liberaligo de la leĝo pri aborto, financado el la ŝtata buĝeto manieron gravedigi in vitro, enkonduko de registrita partnereco, agordo de salajroj al laboro, egaleco de seksoj en la balotlistoj, enkonduko de la majoritata balotsistemo, likvido de Senato, kunligo de Agentejo pri Sociaj Asekuroj (Zakład Ubezpieczeń Społecznych) kaj Kaso de Agrikulturista Socia Asekuro (Kasa Rolniczego Ubezpieczenia Społecznego), transdonado de 1% de MEP por kulturo, enkonduko de la regulo de "silenta akcepto" (aŭtomata akcepto de la peto direktita al ŝtataj instancoj kaze de manko de respondo post koncerna tempo), laŭleĝigo de la t.n. malfortaj drogoj, malplialtigo de la elspezoj por armeo ĝis 1% de MEP kaj ĉesigo de la partopreno en armeaj misioj.

Gravaj aktivuloj


Wanda Nowicka, Vicprezidantino de Pola Parlamento (Sejmo) dum la gazetara konferenco, la 17-a de oktobro 2012, en la Pola Parlamentejo

.


Dum sia junaĝo li frekventis Esperanto-kurson, kiel parlamentano en majo 2012 certigis la aliĝon al la kreota en Pola Parlamento Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton, kunlaboras kun anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) en Szczecin, Gdynia kaj en Malbork. La 18-an de junio 2012 en la parlamenta oficejo en Gdinio / Gdynia, ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora fruktodona renkontiĝo kun la anoj de EDE-PL Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en Esperanto, la parlamentano preparos proponon de la rezolucio de Pola Sejmo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto, do en julio 2012. Krome parlamentano strebos, ke la 6-monata Esperanto-kurso en Pola Parlamento (aparte en Senato kaj Sejmo) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. La parlamentano planis unutagan ĉeeston dum la GES-3 (Grandpolia Esperanta Somero) en Wągrowiec (la 1-an ĝis 4-an de julio 2012) - kie okazos la ĉefa en Pola Esperantio la ceremonio kun la inaŭguro de E-memorŝtono okaze de la 125-jara Jubileo. La Esperanto-memorŝtono estas la grandega 6-tuna ŝtonego kun bela, kolora, jubilea emblemo sur la blanka, marmora memortabulo. Lastmomente pro gravaj kialoj nuligis la partoprenon en GES-3. Li frekventas la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio. Antaŭ la oficiala inaŭguro en Pola Parlamento de la Senat-Sejma Grupo Apoganta Esperanton, E-ekspozicio kaj Konferenco pri Esperanto en Pola Senato li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de Pola Sejmo en Londono, petante ke Vicprezidantino de Sejmo Wanda Nowicka reprezentu lian partion (t.e. la Movado de Palikot) en tiu grava evento kaj ekde 2013 li estas la ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).


  • Anna Grodzka – aktivulino por la rajtoj de transseksuloj, mem ŝanĝinte sekson antaŭ kelkaj jaroj; nuntempe la sola transseksa persono en la mondo kiu estas parlamentano.

Vivo: Ŝi naskiĝis kiel viro, ŝi nomiĝis Krzysztof. Ŝi decidis ŝanĝi sekson nur kiam ŝia filo estis plenkreska. La operacio okazis en Bankoko. Pri la tuta procezo de la ŝanĝo de sekso de Grodzka estis kreita filmo Trans-akcja, produktita en 2010 de HBO.

Ŝi finstudis psikologion en la Universitato de Varsovio. Poste ŝi laboris en la branĉoj eldona, reklama kaj poligrafia. Ŝi okupiĝis pri TV-serio- kaj filmproduktado, ankaŭ por la Pola Televido. Ĝis la jaro 2011 ŝi membris en Alianco de Demokrata Maldekstrularo.

Socia kaj politika agado: Ekde 2008 ŝi gvidas fonditan de si mem Fondaĵon Trans-fuzja, kiu okupiĝas pri informado pri transsekseco kaj agado por subteni transseksulojn kaj transvestulojn. Ŝi estis ankaŭ vicprezidantino de la varsovia Urba Komisiono de Socia Dialogo pri Egaleca Traktado.

En 2011 ŝi kandidatiĝis al la pola parlamento. Ĉe la balotlisto de Movado de Palikot en la krakova balotlisto ŝi okupis la unuan lokon. En la balotoj ŝi ricevis 19 451 voĉojn kaj fariĝis la unua transseksa membro de la pola parlamento.

Eksteraj ligiloj


Anna Grodzka
membro de la pola parlamento
membro de la pola parlamento
Sekvanto Via Movado vd
Persona informo
Naskiĝo 16-a de marto 1954
en Otwock
Partio Movado de Palikot, de 2013 Via Movado
En TTT annagrodzka.info
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr