Movado kontraŭ kopirajta monopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Temas pri parta aŭ plena opozicio al la nuna stato kaj tendencoj de la sistemo konata kiel «kopirajta monopolo», «kopirajto» [kopirajt·o] aŭ «aŭtoraj rajtoj», ordinare koncerne la «ekskluzivajn» aŭ «ekonomiajn» rajtojn, sed ne moralajn rajtojn kiel aŭtoreco; t.e. tion, kio en anglaj landoj estas nomata «copyright».

Kontraŭantoj kaj kontraŭataĵoj[redakti | redakti fonton]

DRM[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Digital rights management.

Free Software Foundation (per kampanjo «Defective by Design»), Electronic Frontier Foundation kaj aliaj kontraŭas aldonon al komercaĵoj de funkcioj destinitaj sole por limigo de ties utileco, ekzemple per malebligo de kopiado, ŝanĝado aŭ legado de dosieroj.

Tiuj iloj malebligas laŭleĝajn uzojn, okupas komputilajn risurcojn kaj havas maloportunajn postulojn de aferoj ne rilataj al la verko, kiel retkonekto aŭ uzado de aparta komputila programo aŭ operaciumo.

Vidu detalojn en la artikolo «Digital rights management».

Kontraŭagado[redakti | redakti fonton]

Permesiloj de Creative Commons malpermesas apliki al la verko ilojn, limigantajn ies kapablon uzi rajtojn donatajn per la permesiloj.[1] GNU GPLv3 havas kondiĉon, ke nenio licencita per la permesilo estu leĝe konsiderata kiel DRM kiun oni ne rajtas malfunkciigi.[2][3]

Plilongigo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtorrajto kaj kopirajtaj monopoloj#Protektodaŭroj.

Daŭro de kopirajta monopolo estas ĉiam plilongigata,[4] Ankaŭ verkoj de jam longe malvivaj aŭtoroj, fariĝintaj publika havaĵo, estas retirataj sub kopirajtan monopolon.[5][6][7][8] tiel ke fariĝas malfacile eltrovi, ĉu malnova verko de jam longe malviva aŭtoro jam estas publika havaĵo;[9] kaj, se ne, kiun aŭ kiel kontakti por ricevi permeson («orfaj» verkoj).[10]

Pli komplikigas la aferon malsameco de leĝoj en diversaj landoj; ĉar Usono pretendas je rajto postuli ekstradicion pro uzo de retregionoj kiel .com kaj .net nekonforma al Usonaj leĝoj, ne-Usonanoj kredeble ne rajtas publikigi en siaj .com-aj aŭ .net-aj retpaĝaroj verkojn, kiuj jam estas publika havaĵo en iliaj landoj sed ne en Usono.[11]

Plivastigo de malpermesoj[redakti | redakti fonton]

Krom tempa plilongigo, oni atentigas ankaŭ pri plivastigo de agoj monopoligataj de leĝoj pri kopirajto. Ekzemple, iuj provas ŝajnigi neekzistanta aŭ leĝe malplivastigi rajton pri privata kopiado de verkoj,[12][13], samtempe devigante produktantojn/vendantojn/aĉetantojn de komputila memoro pagi pro tio, ke tiu memoro estas uzebla por tia kopiado.[14][15]

Laŭ raporto de RBK daily, en Majo de 2012 Rusia aŭtora societo proponis pagigi sonigon de muziko en Rusiaj retpaĝaroj.[16][17] Piratpartio de Rusio esprimis supozon, ke tio estas intence troiga propono por deturni atenton de propono «iomete malpli terura».[18]

Kelkaj agoj, kiel kreo de nova verko aŭ raporto pri io, ofte necesigas uzon de ekzistantaj verkoj. Por ke oni ne bezonu ricevi permeson por tio, leĝoj provizas, ekzemple, «justan uzon». Lawrence Lessig skribis en sia libro «Libera kulturo», ke praktike la koncernaj leĝoj estas tiel malklaraj, kaj ilia malobservo tiel severe punata, ke por multaj kreuntoj «justa uzo» preskaŭ ne eblas. Li nomis la situacion, kiam ĉia ajn kreo postulas, ke la kreonto ricevu permeson de iu, «permeskulturo» (angle: permission culture).[19]

Konflikto kun novaj teknologioj kaj deziroj de aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Nun, kiam danke al Interreto multe pli da personoj povas publikigi sian verkon, multaj aŭtoroj uzas kopirajton permeseme, ĝis liberigo de siaj verkoj. Kelkaj (precipe eldonistoj kaj societoj destinitaj por protekto de kopirajta monopolo kaj por kopirajta monkolektado) kontraŭas tion, propagandante malpermeseman uzon. Tio fojfoje kaŭzas indignon, aŭ naskas miskomprenojn pri liberaj verkoj.

  • IIPA (International Intellectual Property Alliance) rekomendis enmeti landojn, kies registaroj aprobis uzon de libera programaro, en «Special 301 Report», la liston de landoj malfavoraj al Usonaj uzantoj de kopirajta monopolo. Ĝi argumentis, ke per aprobo de malfermitkoda programaro la registaroj malplifortigas programaran industrion kaj ne sufiĉe respektas rajtojn pri intelekta proprieto.[20]
  • En Rusio en la jaroj 2009-2011 ekzistis iomaj duboj pri taŭgeco de Rusia leĝaro por funkciado de liberaj permesiloj (ekzemple, la aŭtoro laŭŝajne estis devigita havi rajtojn arbitre malpermesi).[21][22] Oni komencis esplori eblajn ŝanĝojn al la leĝaro por certigi ilian uzeblon. En la jaro 2010 kelkaj verkistoj kaj aliaj subskribis provizitan al ili de libroeldonaj firmaoj leteron al la ŝtatprezidanto, en kiu oni petis «haltigi procezon de laŭleĝigo de libra piratado». En la letero estas menciita «libera permesilo» kiel unu el novaĵoj malprecizaj kaj arbitre interpreteblaj. Almenaŭ unu verkisto poste pentis pri tiu subskribo, skribante, ke li misopiniis pri liberaj permesiloj.[23][24] Aliflanke, koncerne la proponitajn ŝanĝojn mem, kelkaj esprimis dubojn, ĉu ili ne estus malutilaj al uzebleco de liberaj permesiloj.
Bildrakonto (en la angla)
  • Nina Paley uzis la esprimon «permeskulturo» (angle: permission culture) en bildrakonto pri emo peti permeson pri ĉio, kun ligilo al sia blogafiŝo, en kiu ŝi insistis, ke oni ne malŝparu ŝian tempon per permespetoj pri uzo de ŝiaj liberaj verkoj, sed, pli bone, simple danksciigu ŝin pri la uzo.[25][26]
  • Gervase Markham de Mozilo rakontis en «Times Online» pri retpoŝta komunikiĝo kun surprizita oficisto de «Trading Standards department» (Britia registarero reguliganta komercadon). Tiu oficisto esprimis sian malkredemon, ke Mozilo permesas al ĉiu vendi kopiojn de ĝia programaro, kaj plendis, ke tio praktike preskaŭ malebligus al ili plenumigadon de kopirajtmonopolo­protektaj leĝoj, ĉar tiam estas malfacile havi universalan klarigon por firmaoj pri tio, kio estas permesita aŭ malpermesita.[27][28][29][30]
  • BitTorento kaj aliaj iloj por samtavola ŝutado suferas, estante (mis)prezentataj de kopirajtmonopoluloj kiel ligitaj precipe, se ne ekskluzive, al kontraŭleĝa kopiado.[31][32]

En Rusio antaŭ la jaro 2008, ajna societo por kolektiva administrado de rajtoj povis reprezenti ĉiujn rajtoposedantojn. Tio permesis funkciadon de Interreta muzikvendejo «AllOfMP3», kiun Usonaj eldonistoj kaj registaro akuzadis pri grandskala malobservado de kopirajta monopolo.[33][34]

Sekreteco kaj rekreado de la samaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Eldonanto de mallibera programo aŭ aparato ofte provas malpermesi iujn uzmanierojn de la programo aŭ aparato (ekzemple ĉar li eventuale povas eldoni plimultekostan version kun iom alia permeso, aŭ vendi al iu permeson fari tion), studadon por eltrovado de ties funkcimaniero. Eĉ se studado ne estas rekte malpermesita (aŭ estas permesita de la leĝoj), ŝanĝebla aŭ legebla formo kiel fontotekstoj povas esti neprovizita.

Tiam por havi programon aŭ aparaton uzeblan per maniero ne rekte ebligita de la eldoninto, oni devas aŭ fari ion postulatan de la eldoninto (kiu ne estas devigita konsenti ion ajn), aŭ fari aŭ mendi novan programon.

Dume por ŝparo kaj interkonformo ofte ŝajnas pli bone reuzi ion jam kreitan de iu. Tio estas komparebla kun recikligo de materialoj. Vidu ankaŭ sube pri enŝloso (alligo al provizinto).


Enŝloso[redakti | redakti fonton]

Komputiloj kaj komputilaj programoj, precipe malliberaj, povas uzi informaranĝojn, kiuj estas sekretaj aŭ malliberige patentigitaj.

Havante informojn konservitajn laŭ tia informaranĝo (kreitajn ĉu de aliaj, ĉu de si mem), por uzi ilin oni povas bezoni pagi al la rajtoposedanto, aŭ uzi ilojn (programojn, komputilojn ks), kreitajn aŭ aprobitajn de la rajtoposedanto. Pro perdiga kompaktigado, teĥnikaj uzlimigiloj, sekretoj kaj patentoj, alia maniero povas esti malfacila, neebla, aŭ kontraŭleĝa dum multaj jaroj.

Tio kreas regpovon de la rajtoposedanto pri informoj de ties klientoj, kaj povas konduki al porĉiama perdo de la informoj, ekzemple pro:

  • nedeziro aŭ nepovo kontentigi postulojn de la rajtoposedanto
  • iala ĉeso de agado de la rajtoposedanto koncerne la malliberan aranĝon, ekzemple ĉar:
    • li mem ne plu bezonis la aranĝon;
    • li ial perdis la priskribojn de la aranĝo aŭ la necesajn ilojn.
  • plena malapero de la rajtoposedanto

.[35]

Monkolektadaj societoj[redakti | redakti fonton]

Monkolektadaj societoj («asocioj de rajtoposedantoj», «societoj por administrado de rajtoj» ks) pretendas je rajto administri rajtojn kaj kolekti rekompencan monon por ĉiuj ajn artistoj de la koncerna tipo, pro ĉiuj ajn uzoj, fojfoje kiam la uzanto pensus, ke la artisto jam estas rekompencita laŭ kontrakto (ekzemple, kiam oni devigas kinejon pagi al komponinto de muziko en filmo ĉe ĉiu montro de la filmo).[36][37][38][39][40] Por rifuzi tion, artisto iufoje devas plenumi malfacilan formalaĵon, ekzemple provizi kompletan liston de siaj verkoj.[41][42]

En Rusio okazis disputo pri tio, ke «Rusia aŭtora societo» (RAO) devigis organizintojn de koncertoj de alilandaj kantistoj pagi al RAO, por ke RAO sendu la monon (krom parto por si) per tiulanda monkolekta societo al la tekstaŭtoroj, kiuj estis tiuj samaj kantistoj.[43] Alifoje reprezentanto de RAO diris, ke se kantaŭtoro estas mem organizanto de sia koncerto, li devas kontakti RAOn por rifuzi aŭ ricevi aŭtoran rekompencon laŭ kontrakto.[44]

Laŭ raportoj, Belgia asocio pretis kolekti monon por artistoj, eĉ ne kontrolante ĉu ili entute ekzistas (la artistoj estis hejmaparatoj).[45]

Agado kontraŭ malobservo de kopirajta monopolo[redakti | redakti fonton]

Agado kontraŭ malobservo de kopirajta monopolo estas ofte mallaŭdata.

  • Muzikeldonistoj nomas grandajn sumojn, kiujn ilidire kostas al ili kontraŭleĝa kopiado, sed oni fojfoje asertas, ke tiuj sumoj ne estas bone kalkulitaj, ekzemple ĉar ne ĉiuj kopiintoj aĉetus oficialan kopion, se ne ekzistus neoficiala (aŭ eĉ ekscius pri ekzisto de la verko). Kelkaj muzikistoj, sociologiistoj kaj muzikŝatantoj opinias, ke elŝutado eĉ helpas al muziko, kaj uzantoj de ŝutretoj aĉetas multoble pli da oficialaj verkokopioj ol neuzantoj.[46][47][48][49]
    • En la jaro 2007-a juĝantaro difinis, ke Usonanino Jammie Thomas, kiu en la jaro 2005-a elŝutebligis 24 kantojn (kvankam oni ne asertis, ke iu ilin elŝutis), devas pro tio pagi rekompence 222 milojn da usonaj dolaroj. En la jaro 2008-a juĝisto Davis deklaris tion neproporcia al la perdo de Capitol Records, sed en la jaro 2009-a alia juĝantaro difinis jam sumon de 1,92 milionoj da dolaroj (80 mil je kanto), kiun juĝisto Davis malpligrandigis ĝis 54 miloj. En Novembro de la 2010-a alia juĝantaro difinis sumon je 1,5 milionoj dolaroj. En Julio de la 2011-a la sumo denove estis 54 mil dolaroj. RIAA apelaciis.[50][51][52]
    • En la jaro 2010-a Moskva juĝejo decidis pri depostulo de eldonejo «Astrel» (parto de la grupo «AST») de pli ol 7,5 miliardoj da rubloj (≈250 milionoj da usonaj dolaroj) pro senpermesa eldono de preskaŭ 25 mil ekzempleroj de libro (t.e. ≈ 300 mil rubloj, ≈ 10 mil dolaroj je ekzemplero). Tia sumo estis bazita sur la preskaŭ 115-milrubla prezo de ekzemplero el etkvanta eldono de la procesinta eldonejo «Terra».[9][53] En marto 2011 la decido estis nuligita kaj transdonita en la superan juĝejon.[54] Laŭ «Terra», tian kompenso-kalkuladon en juĝejojn enkondukis ĝuste grupo «AST».[55]
      • En Decembro de 2011 la supera juĝejo decidis, ke oni kalkulu rekompencon por disvastigo de kontraŭleĝaj ekzempleroj laŭ la prezo de la kontraŭleĝaj ekzempleroj, ne tiu de la laŭleĝaj.[56][57]
  • Eldonistoj postulas de retfirmaoj informojn pri personoj, kies IP-adresojn ili suspektas pri malobservo de kopirajta monopolo, ofte sen juĝproceso. En kelkaj landoj oni enkondukis aŭ volas enkonduki devigan ĉesigon de kontraktoj de retfirmaoj kun malobservantoj de kopirajta monopolo (aŭ posedantoj de komputiloj uzitaj de tiuj, inkluzive de retpirata misuzo).[58][59] Kontraŭantoj argumentas, ke tio tro kontraŭas privatecon aŭ estas troa.[60][61] Ankaŭ okazas akcidentaj akuzoj de malĝustaj personoj,[62] kaj oni raportas ankaŭ pri intencaj.[63][64] Krome, oni akuzis elŝutintojn de misnomitaj dosieroj, kiuj kontraŭ siaj titoloj enhavis pornografiajn filmojn, pri malobservo de kopirajtaj monopoloj pri tiuj filmoj.[65]
  • Kelkaj manieroj estas rigardataj kiel cenzurecaj, ekzemple forpreno de domajnonomoj de retpaĝaroj (ofte sen juĝdecido),[68][69][70] aŭ rifuzo de aŭtomata kompletigo por vortoj kiel «torrent» en serĉpetoj fare de Google.[31] Ekzemplo estas la Usona leĝoprojekto «SOPA»; listo de publikaj subtenantoj estas la dua listo (dukolumna) en http://www.digitaltrends.com/opinion/the-439-organizations-sopa-opponents-should-worry-about/
  • En la jaro 2011, «ICE» de Usona «DHS» traktis ekster-Usonajn retpaĝarojn kun domajnonomoj en retregionoj «.com» kaj «.net» laŭ Usonaj leĝoj, forprenis la domajnonomojn,[68] kaj diris, ke uzo de tiuj retregionoj estas sufiĉa por postuli ekstradicion en Usonon de la administrantoj de la retpaĝaroj, ĉar tiuj retregionoj, kvankam ili povas ŝajni lande neŭtralaj, estis administrataj de Usona «Verisign».[71][72] En januaro de 2012, juĝisto en Unuiĝinta Reĝlando aljuĝis, ke eksa administranto de tiea retpaĝaro kun ligiloj al filmkopioj, neniam estinta en Usono, estas ekstradiciebla tien.[73][74]
  • Oni uzas infanpornografion[Kontrolenda lingvaĵo] kiel pretekston por enkonduki Interretan cenzuron (filtrilojn, blokadon) por poste ekuzi ĝin kontraŭ malobservo de kopirajta monopolo.[75] Rick Falkvinge malkomparis tion kun «Mogis», Germania grupo por homoj, kiuj dum infaneco suferis de seksa misuzo; tiu grupo asertas, ke blokado de infanmisuzantaj retpaĝaroj anstataŭ ilia forigado nur pligrandigas la problemon kaŝante ĝin (ĝi ankaŭ kontraŭas uzon de la nomo «infanpornografio», proponante ion kiel «bildoj de seksa misuzo de infanoj»)[76].[77]
  • Kontraŭantoj mencias, ke leĝrilataj kopirajtmonopol­defendaj ennovigoj ofte estas antaŭenigataj sekrete aŭ per speciala «urĝa» maniero, ĝis kiam jam estas tre malfacile haltigi ilin.[78][79]
  • Fojfoje malkovriĝas malobservoj de kopirajta monopolo fare de organizaĵoj, kiuj deklaras deziron por pli fortaj punoj pro malobservo.[80][81]
  • Oni asertas, ke la iloj, destinitaj por ke kopirajtmonopolo­posedantoj povu forigi kontraŭleĝajn kopiojn aŭ derivaĵojn de iliaj verkoj el retpaĝaroj, aŭ profiti de ili, estas misuzataj de la monopolo­posedantoj aŭ eĉ de friponoj. Laŭaserte, la misuzantoj povas forigi aĵojn sen konsideri justuzecon, forigi dosierojn iel similajn al iliaj (aŭ al pripretenditaj de ili), aŭ havantajn nomojn iomete similajn al tiuj de iliaj verkoj. Misatribuo povas okazi ankaŭ aŭtomate, pro la komparaj algoritmoj.[82][83][84]

Neoportuneco de oficiala aĉeto[redakti | redakti fonton]

Iuj uzantoj de verkoj kiel filmoj kaj muziko diras, ke ofte estas multe pli oportune akiri kaj uzi nelaŭleĝan kopion de verko, ol oficialan. Krom uzeblecaj problemoj de DRM mem, kiu povas fidifini, kiel oni povu uzi verkojn, oni plendas pri deziro de eldonistoj decidi, kie kaj kiam oni povu uzi la verkojn. Ekzemple, ili povas uzi DRMon por malebligi spektadon de filmo el disko, aĉetita en unu lando, en ceteraj landoj (ekzemple, por povi difini malsamajn prezojn en malsamaj landoj), eĉ se temas nur pri vojaĝomigrado. Oficialaj diskoj kaj elŝuteblaĵoj aperas nur post kiam la filmo estis montr­ad­ita en kinejoj. Oficialaj elŝuteblaĵoj ofte ne estas sufiĉe haveblaj kun oportunaj prezoj.[85][86]

(iama enhavo de ĉi tiu artikolo)[redakti | redakti fonton]


Iu resumis la malsimilecon inter la aĵoj kiuj prave estas objekto de posedorajto kaj tiuj ĉe kiuj ĝi ne validas per: "Se ni renkontiĝas kaj mi, kiu havas unu panon kaj unu fiŝon, transdonas ilin al vi, entute restas unu pano kaj unu fiŝo. Sed se mi havas unu ideon kaj transdonas ĝin al vi, fine restas du ideoj."

La argumentoj kontraŭ kopirajtleĝoj estas:

  • ...

"Ece inventoj ne povas esti Poseditaĵoj." Diris Thomas Jefferson, aŭtoro de la Usona Deklaro de Sendependeco kaj ankaŭ advokato de publikaj bibliotekoj. Nocio "intelekta posedrajto" estas sufiĉe nova, kaj estis fondita de ŝtatoj nur por la ĝenerala intereso de socio. Ebligante la elpensintoj deponi la priskribon de sia inventaĵo kontraŭ oficialo posedoagnosko, oni opiniis, ke tiel la inventoj ne malaperos kun siaj elpensintoj, sed ke iliaj memoroj plurestos profite al ĉiuj. La posedrajto donacita al persono estis nur rimedo por celo, celo kiu estis, kaj estu la supera intereso de homaro. Angla politikisto Thomas Babington Macaulay en 1841, kiam la kopirajta monopolo daŭris po 20 jaroj post kreado de la verko, jam komentis tion aldonante, ke la daŭro ne devas est tro longa (kaj li opiniis, ke 20 jaroj estis jam tro), se ne la efiko ne plu estus bonefara sed malutila (al la praviga celo, t.e. la prospero de socio kaj disvastigo de verkoj).

Proponataj solvoj[redakti | redakti fonton]

  • La plej simplaj kaj ekstremaj proponoj estas tute forigi kopirajtan monopolon, aŭ fari ĝian daŭron relative mallonga (ekzemple, 5 jaroj).[87]
    • Richard Stallman atentigis, ke krom la «aŭtorrajta» kopirajta monopolo, oni povas malliberigi komputilajn programojn ankaŭ per apartaj «permesiloj por uzanto» (EULA) kaj patentoj. Krom tio, ofte ekzistas grava malsamo inter fonta teksto de programo kaj ties plenumebla formo. Do mallibera programo povus havi avantaĝon de tio, dum programo sub la GPL ĝin ne havus, ĉar la rajtocedaj kondiĉoj de (la nuna) GPL funkcias per kopirajta monopolo.[88]
      • Por solvi tion, Richard Stallman proponis postuli de aŭtoroj de malliberaj programoj provizi la fontotekstojn, kiuj estus konservataj en sekreto ĝis estingiĝo de la 5‑jara kopirajta monopolo, kaj poste publikigataj.[88]
      • Alia persono proponis, ke kopirajta monopolo daŭru des pli longe, ju pli libera estas la verko.[88]
  • Oni proponas, ke uzantoj de Interreto pagadu konstantan sumon, disdividotan inter artistoj laŭ populareco, kaj pro tio rajtu kopii ĉiujn publikigitajn verkojn. Por eviti, ke kelkaj plej popularaj artistoj ricevu preskaŭ ĉion el la kolektita mono, Richard Stallman proponis, ke la elcentaĵo mona estu kalkulata ne rekte laŭ la elcentaĵo populareca, sed laŭ ties kuba radiko.[89]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://wiki.creativecommons.org/Baseline_Rights
  2. http://www.gnu.org/licenses/gpl-faq.html#DRMProhibited
  3. http://www.gnu.org/licenses/gpl.html#section3
  4. «Пушкинъ въ исторіи законоположеній объ авторскомъ правѣ въ Россіи.» de Переселенков, jaro 1909-a. [1] (ruslingve)
  5. Павел Протасов (2010-08-05). "Что общего между Чебурашкой и Сименоном? (Война за «доконвенционку»)". Частный Корреспондент.
  6. http://www.michaelgeist.ca/content/view/6229/125/
  7. en:Uruguay Round Agreements Act
  8. Nina Paley. Q: Why would corporations hang onto all these old copyrights if they are going to make it so hard to use them? angle. Sita Sings the Blues FAQ. Alirita 2011-11-03.
  9. 9,0 9,1 Павел Протасов (2010-07-30). "Борьба за ничьё: «прецедент Беляева» (История о том, как издатели не поделили общественное достояние)". Частный Корреспондент.
  10. https://www.chaskor.ru/article/zelenye_zanyali_piratskuyu_storonu_v_evroparlamente_25361
  11. http://www.slightlyrightofcentre.com/2012/01/shrinking-public-domain-animal-farm.html
  12. lqp (2011-03-05). "Открытое письмо законодателю (Против поправок к статье 1273 закона об авторских правах)". Частный Корреспондент.
  13. https://www.eff.org/deeplinks/2006/02/riaa-says-ripping-cds-your-ipod-not-fair-use
  14. Павел Протасов (2010-03-19). "Налог на болванки (Лучше сейчас и добровольно, чем потом и дорого)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  15. Private Copying: French Parliament Downsizes The Public's Rights angle (2011-11-23). Alirita 2011-11-23.
  16. Михалков хочет обязать сайты платить за воспроизведение музыки в Сети ruse. РБК daily (2012-05-21). Alirita 2012-05-2x.
  17. Аппетит приходит во время еды Никита Михалков хочет обложить налогом ещё и соцсети Рунета. ruse. Частный Корреспондент (2012-05-21). Alirita 2012-05-25.
  18. Jack (2012-05-23). Маневры ОКУПантов? ruse. Alirita 2012-05-25.
  19. (2004) Free Culture — How Big Media Uses Technology and the Law to Lock Down Culture and Control Creativity angle. 
  20. http://www.technollama.co.uk/encouraging-open-source-could-land-you-in-trouble
  21. Владимир Харитонов (2009-10-28). "Законы интернета (Интернет-юристы недоумевают, интернет-издатели объединяются)". Частный Корреспондент.
  22. http://bablaw.livejournal.com/263629.html
  23. Владимир Харитонов (2010-12-20). "Издатели подставляют писателей (Александр Иличевский сожалеет о том, что подписал письмо президенту)". Частный Корреспондент.
  24. n:Eldonistoj oponas la proponatajn ŝanĝojn de Rusia aŭtorrajta leĝo
  25. http://mimiandeunice.com/2011/08/30/permission-2/
  26. http://blog.ninapaley.com/2011/04/20/yes-means-yes/
  27. Gervase Markham (2006-02-21). Free software? You can't just give it away angle. Times Online. Alirita 25-a de junio 2011.
  28. http://weblogs.mozillazine.org/gerv/archives/2006/02/you_cant_just_give_it_away.html
  29. http://weblogs.mozillazine.org/gerv/archives/2006/02/trading_standards_followup.html
  30. Cory Doctorow (2006-02-23). UK anti-piracy officer assures Firefox she'll catch the pirates who copy it angle.
  31. 31,0 31,1 n:Serĉilo de Google rifuzas dum tajpado aŭtomatan kompletigon de vortoj kiel «torrent»
  32. https://torrentfreak.com/torrent-becomes-a-dirty-word-as-site-admin-fined-29000-110602/
  33. Павел Протасов (2009-09-18). "Два в одном (В России зарождается олигополия по управлению авторскими правами)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  34. http://www.gazeta.ru/news/lastnews/2008/05/26/n_1223361.shtml
  35. http://esr.ibiblio.org/?p=4371
  36. Владимир Харитонов (2010-03-31). "Обвиняется РАО (Дума наконец-то занялась «коллективным управлением авторскими правами»)". Частный Корреспондент.
  37. Владимир Харитонов (2010-06-30). "Музыка не для РАО (Для РАО — Росохранкультура и Минкульт)". Частный Корреспондент.
  38. http://www.tomsmithonline.com/legal.htm
  39. (2011-10-11). "РАО срывают концертную программу" (Газета "Коммерсантъ", №190 (4731)). Коммерсантъ.
  40. Павел СУРКОВ (Pavel Surkov) (2011-10-07). "Борьба с неветряными мельницами". ЗВУКИ РУ.
  41. http://bablaw.livejournal.com/263629.html
  42. http://www.dailykos.com/story/2007/04/24/327063/-Is-the-RIAA-Pulling-a-Scam-on-the-Music-Industry
  43. Павел Нетупский (2012-03-23). "Музыкальные ОКУПанты" (Балтийское информационное агентство (БалтИнфо)). Балтийская Медиа Группа. Kontrolita en 2012-03-25.
  44. Павел Протасов (2009-09-07). "Организатор, исполнитель, пособник... (РАО продолжает наступление)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  45. enigmax (2011-02-08). "Music Royalty Society Collects Money For Fake Artists, Bathroom Equipment and Food" (TorrentFreak). TorrentFreak.
  46. Валентин Мальцев (2009-09-26). "Музыканты — за пиратов (Всё больше артистов выступают против ограничения файлообмена)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  47. http://torrentfreak.com/suppressed-report-found-busted-pirate-site-users-were-good-consumers-110719/
  48. http://www.techdirt.com/articles/20111101/04460416581/spanish-judge-gets-it-pirated-copies-not-necessarily-lost-sales-may-boost-purchases-later.shtml
  49. https://torrentfreak.com/piracy-may-boost-sales-111102/
  50. http://torrentfreak.com/appalling-1-5-file-sharing-verdict-slashed-to-54000-110722/
  51. http://torrentfreak.com/riaa-appeals-following-latest-jamie-thomas-file-sharing-ruling-110823/
  52. http://arstechnica.com/tech-policy/news/2010/01/judge-slashes-monstrous-jammie-thomas-p2p-award-by-35x.ars
  53. http://lenta.ru/news/2010/07/20/belyaev/
  54. http://lenta.ru/news/2011/07/05/books/
  55. http://www.gazeta.ru/culture/2010/07/22/a_3400407.shtml
  56. http://www.fontanka.ru/2011/12/07/042/
  57. http://kad.arbitr.ru/?id=d95961f2-5ca6-4c29-9199-406c9d0e5e30
  58. (2009-07-13). "Три удара по пиратству (Сенат Франции принял исправленный вариант закона об интернет-пиратстве.)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  59. http://www.dontdisconnect.us/the-proposals/
  60. http://forbrukerportalen.no/Artikler/2008/Norwegian%20Consumer%20Council%20calls%20for%20Internet%20complaint%20board
  61. http://www.mondaq.com/unitedstates/article.asp?articleid=67534
  62. http://torrentfreak.com/isp-wrongfully-sent-300-first-strike-letters-to-innocents-110617/
  63. http://torrentfreak.com/anti-piracy-lawyers-found-guilty-of-professional-misconduct-110610/
  64. https://torrentfreak.com/canadian-police-issue-file-sharing-scam-letters-fraud-warning-110915/
  65. http://torrentfreak.com/file-sharers-an-easy-prey-to-anti-piracy-lawyers-110614/
  66. http://www.boingboing.net/2009/11/12/mpaa-shuts-down-enti.html
  67. (2009-11-16). "Всеобщее наказание (В США за пиратское скачивание фильмов от Wi-Fi отключили весь город.)". Частный Корреспондент. Kontrolita en 2011-08-08.
  68. 68,0 68,1 n:Department of Homeland Security petas Mozilon forigi aldonaĵon de «MAFIAA Fire»
  69. https://www.eff.org/deeplinks/2011/11/hollywood-new-war-on-software-freedom-and-internet-innovation
  70. http://www.techdirt.com/articles/20111116/11400016792/more-more-people-speak-up-against-sopa.shtml
  71. http://torrentfreak.com/pirate-admins-sweat-as-ice-reveal-extradition-criteria-110704/
  72. http://www.guardian.co.uk/technology/2011/jul/03/us-anti-piracy-extradition-prosecution
  73. https://torrentfreak.com/tvshack-admin-can-be-extradited-to-us-judge-rules-120113/
  74. en:Wikipedia:Wikipedia Signpost/2012-06-25/In the news
  75. https://christianengstrom.wordpress.com/2010/04/27/ifpis-child-porn-strategy/
  76. http://mogis-verein.de/
  77. http://torrentfreak.com/the-copyright-lobby-absolutely-loves-child-pornography-110709/
  78. https://torrentfreak.com/u-s-anti-piracy-police-kept-secret-from-the-public-110811/
  79. http://alt1040.com/2012/03/para-cumplir-con-tlc-el-gobierno-colombiano-impulsa-reforma-express-al-derecho-de-autor
  80. https://torrentfreak.com/is-copyright-only-for-the-big-guys-110828/
  81. https://torrentfreak.com/copyright-infringing-record-labels-settle-for-50m-110531/
  82. Ernesto (2011-09-08). YouTube’s Content-ID Piracy Filter Wreaks Havoc angle. TorrentFreak.
  83. Ernesto (2011-09-13). Hotfile Sues Warner Bros. For Copyright Fraud and Abuse angle. Alirita 2011-09-15.
  84. Ernesto (2011-11-10). Warner Bros. Admits Sending HotFile False Takedown Requests angle. TorrentFreak. Alirita 2011-11-10.
  85. http://torrentfreak.com/file-sharing-symptom-not-problem-110629/
  86. Ernesto (2011-10-04). Digital Monopolies A Bigger Threat Than Piracy, Says Miramax CEO angle. TorrentFreak. Alirita 2011-10-05.
  87. https://www.chaskor.ru/article/vmesto_bernskoj_konventsii_-_moskovskaya_25297
  88. 88,0 88,1 88,2 http://www.gnu.org/philosophy/pirate-party.html
  89. http://stallman.org/articles/internet-sharing-license.en.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]