Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero
La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero; MRC-Rurenzangemero) estas politika partio en Burundo, fondita la 15-an de junio 2002[1] (laŭ alia, verŝajne malpli ĝusta informo — en julio 2001[2]). De tiam kaj almenaŭ ĝis novembro 2009 ĝi estis gvidata de la kolonelo Epitace Bayaganakandi.[2] Ĝin subtenas precipe tucioj. Unue la partio estis akuzata pri dominado de la homoj el la provincoj Muramvya kaj Mwaro, sed la partia estraro neis tion.
La partio partoprenis komunuman balotadon en 2005, kaj ricevis 2,1 % voĉdonojn,[3] kio havigis al ĝi 88 postenojn, inkluzive de: 2 — en la provinco Bubanza, 29 — en la provinco Bujumbura Mairie, 7 — en la provinco Bujumbura Rural, 3 — en la provinco Bururi, 1 — en la provinco Cibitoke, 2 — en la provinco Gitega, 1 — en la provinco Kayanza, 9 — en la provinco Muramvya, 31 — en la provinco Mwaro, 2 — en la provinco Ruyigi.[4]
Dum la balotado en la Nacian asembleon la 4-an de julio 2005 por MRC-Rurenzangemero voĉdonis 51 730 elektantoj (2,14 %)[5] (laŭ alia informo ĝi ricevis 51 851 voĉdonojn)[6] kaj ĝi akiris 2 lokojn en la Nacia asembleo.
Inter partianoj estis Laurent Nzeyimana, la fama burunda politikisto, kiu dum lastaj jaroj de sia vivo estis proparolanto de la partio.[7]
Referencoj [redakti]
- ↑ "Il faut un nouveau leadership propre et un nouvel ordre politique", déclare le tout-nouveau parti MRC-Rurenzangemero france
- ↑ 2,0 2,1 Jamila El Abdellaoui. Another crossroad for Burundi: From the fnl to peaceful elections in 2010. 19 November 2009 angle
- ↑ La speciala raporto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj al la Konsilio de Sekureco pri la operacio de la UN en Burundo. La 14-an de septembro 2005 ruse
- ↑ 03 June 2005 Communal Elections in Burundi angle
- ↑ LES 04 July 2005 National Assembly Election angle
- ↑ LES RESULTATS DES ELECTIONS LEGISLATIVES BURUNDAISES france
- ↑ Départ pour l'Eternité d'un éminent serviteur de la République france