Movtelefonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Movtelefonio estas sistemo de telefonio per moveblaj aparatoj.

La movtelefonio estis elpensita por anstataŭigi, per elektro-magnetaj ondoj, la dratojn kiuj ligas la centralojn al telefonaparatoj de telefonantoj. Tiel la aparato ne bezonus resti fikse en iu loko, kaj oni povus porti ĝin ien ajn.

Komenco

La unua prasistemo estis planita kaj enkondukita en 1947, en Usono. Tiam la cirkvitoj estis grandaj kaj la konsumo de baterio estis tiel alta, ke apenaŭ eblis starigi la sistemon. La ideo estis instali la telefonojn en veturilojn, por ke tiuj problemoj ne estus tiel gravaj. Tamen la kosto kaj aliaj teknikaj baroj ne ebligis ampleksan uzadon de la teknologio en tiu epoko. La sep-dekajn jarojn, post la inventado de integraj cirkvitoj ("icoj"), komenciĝis vera evoluigo de porteblaj telefonoj.

La unua sistemo por moveblaj telefonoj (ĉe 1970-aj jaroj ĝis la komenco de la 1980-aj) ankaŭ nomata konvencia sistemo evoluis el tiuj unuaj projektoj por uzado de telefono en veturiloj, aplikante la novajn teknologiojn ekzistantajn. Pro la konsumado de baterio, praktike ankoraŭ ne eblis uzi ĝin ekster veturiloj.

En tiu ĉi sistemo estis ununura anteno-turo por kovri la tutan areon de la servo (ekzemple tuta urbo). Ĉe la anteno-turo estas la centralo de komutado, ekskluziva por uzantoj de porteblaj telefonoj. Ĝi tamen estas konektita al la telefonreto por ebligi interparoladon kun uzuloj de la ordinara servo. Ĉiuj taskoj pri kontrolo de transmisiado kaj ricevado de signaloj estas plenumataj de la centralo mem.

Pro la uzo de nur unu anteno-turo, ĝia transmisiilo devis esti potenca, kaj la turo sufiĉe alta, tiel ke la signaloj atingus grandajn distancojn. Sed tio ankaŭ kaŭzis problemojn. La alta potenco de la ondoj kreis interferencojn al aliaj komunikadaj servoj proksimaj al la turo; krome, la granda atenuado malebligis ke malproksimaj aparatoj ricevus bonkvalitan signalon. Kaj pro la granda servo-areo, ankaŭ la telefonoj devis esti potencaj, kaj tio daŭrigis la konsumadon de baterio.

Ĉiu telefono devas uzi siajn proprajn frekvencojn (same al radio- kaj televidostacioj), kaj la bendo-larĝo disponigita por la sistemo de porteblaj telefonoj estas konstanta, estas facile konstati do ke la nombro da uzantoj estas teknike limigita. La ne-sufiĉeco de la frekvenco-spektro neebligis la populariĝon de la servo kaj, konsekvence, la malaltigon de la kostoj.

Ĉela Sistemo

Unue enkondukita en 1983, la ĉela sistemo estas la sistemo uzata nuntempe. Por konstrui aparatojn vere porteblajn, precipe por enmana uzo, nepras ke la postulata signalo-potenco estu malalta, estigante malgrandajn cirkvitojn kaj baterion. La telefono kaj la turo ne povas esti do tiel malproksimaj inter si; tial, uzendas pluraj anteno-turoj.

La ĉela telefonsistemo dividas la tutan servo-areon je pluraj malgrandaj partoj, nomataj "ĉeloj". En ĉiu ĉelo estas uzataj apartaj anteno-turo kaj turkontrolilo (tiu ĉi duopo konsistigas bazan signalo-stacion). La unua rekta avantaĝo estas la pli malpli konstanta unuformeco de la signalopotenco en la tuta servo-areo; la dua, estas la ripetado de la samaj signalo-frekvencoj en multaj ĉeloj sen okazi interferencoj, pro la malalta potenco. Tio estas la ŝlosilo por la amasa uzado de porteblaj telefonoj kaj, konsekvence, ĝia populariĝo.

Ĉelo estas la areo kovrata de la signaloj de unu anteno-turo. La formo kaj grandeco de ĉelo dependas de multaj faktoroj, kiaj montoj, konstruaĵoj, alteco de la turo, potenco de la transmisiilo, ktp. En urboj, ekzemple, ju pli altaj estas la konstruaĵoj, des pli malgrandaj devas esti la ĉeloj, pro la atenuiĝo de la signaloj. Ĝenerale, ĉeloj estas reprezentataj kiel seslateroj, sed, vere ili estas neregulaj.

Ordinaraj ĉeloj povas esti:
A) Ĉiu-direktaj: sur la turo estas anteno kiu transmisias signalojn ĉiudirekten je la sama potenco.
B) Sektorigitaj: estas dividitaj en sektoroj (kutime tri), æiu kun sia propra unudirekta anteno, tamen daŭre uzante po unu turo en ĉiu ĉelo. En la praktiko, tio egalas al pluraj apartaj ĉeloj.

La samaj frekvencoj estas uzataj en multaj ĉeloj, sen interferencoj; sed ne en apudaj ĉeloj. Ĉar ne eblas bone distingi kie finiĝas unu ĉelo kaj kie komenciĝas alia, okazas kunmiksiĝo inter ili. Kiel rimedo kontraŭ interferencoj en tiuj komunaj areoj, apudaj ĉeloj ne povas do elsendi signalojn je la samaj frekvencoj. Pro tio, la frekvenco-spektro (la parto disponigita por la tuta ĉela sistemo) estas dividita en partoj, ĝenerale tri, kvar, sep aŭ dek-du (K=3, K=4, K=7, K=12, respektive). Apudaj ĉeloj uzas do malsamajn frekvencojn de la spektro. La areto da apudaj ĉeloj kiuj uzas malsamajn partojn estas nomata "ĉelgrupo".

Etapoj de ĉela telefonado

Oni povas dividi la telefonadon per movebla ĉela telefonilo en etapoj:


  1. - La uzanto klavas la numeron de la alvokato, kun kiu ĝi deziras paroli.
  2. - Per la revena kontrolkanalo, la poŝtelefono informas la telefonnumeron al la signalo-stacio, kiu transdonas ĝin al la centralo.
  3. - Post konfirmo de la centralo, la signalo-stacio ŝaltas du-direktan voĉkanalon por komunikiĝo kun la poŝtelefono (kaj sendas al la aparato la alvoksonon).
  4. - Samtempe, konsultinte sian datumbazon, la centralo trovas en kiu ĉelo estas la alvokato, kaj informas al la signalo-stacio de tiu ĉelo la telefonnumeron.
  5. - Per la alira kontrolkanalo, tiu signalo-stacio al-vokas la alian uzanton; ties poŝtelefono sonoras.
  6. - Kiam la alvokato respondas, ties poŝtelefono kaj la respektiva signalo-stacio ankaŭ komencas komunikiĝi per du-direkta voĉkanalo.

Nun, la tuta cirkvito estas starigita kaj ambaŭ personoj povas interparoli. Kiam ilia babilado finiĝas, la centralo malfaras la konektojn kaj la uzitaj voĉkanaloj liberiĝas denove.