Mozaikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mozaikisto preparante sian verkon.

La mozaikisto estas artmetiisto, kies arto konsistas en la realigo de mozaiko, nome verko konsistanta el kunmetitaj diverskoloraj pecetoj el ŝtono, vitro, emajloterakoto, kiujn ĝi elektas, preparas, tajlas, harmoniigas, arigas, kunmetas sur materialo kaj kunigas ilin plenigante la interspacetojn per cemento el kalko aŭ olea mastiko por krei specon de pentraĵo ĉu realisma aŭ ne, kie ofte prezentiĝas homoj, bestoj, plantoj sed ankaŭ geometriaj formoj.