Mozambika kanalo
El Vikipedio
La Mozambika kanalo (aŭ kanalo de Mozambiko aŭ markolo der Mozambiko) estas markolo de la Hinda oceano separanta la insulon de Madagaskaro el la resto de Afriko, kaj pli precize el la lando Mozambiko. Tiu zono estis batalpunto dum la Dua Mondmilito.
Enhavo |
[redakti] Datumoj
La kanalo estas ĉirkaŭ 460 km larĝa en la plej mallarĝa punkto inter Angoĉe (Mozambiko) kaj Tambohorano (Madagaskaro).
La kanalo havas pli altan profundon de 3,292 m ĉirkaŭ 230 km interne ekde la marborde de Mozambiko. Varma marfluo fluiras laŭlonge de la kanalo en direkto suda kaj poste eniras en la marfluo Agujas, for de la okcidenta marbordo de Sudafriko.
La kanalo estas 1,000 marajn meilojn longa (1,600 km).
[redakti] La insuloj
Norde inter la norda pinto de la Granda Insulo kaj la kontinento troviĝas la insularo de Komoroj. Tiu ĉi konsistas el tri insuloj kunigitaj en la lando ankaŭ nomita Komoroj kaj Mayotte, teritorio de Francio.
Tre proksime de Mayotte, Francio posedas same la kontroon de la insularo Gloriaj. Centre de la kanalo, tiu lando posedas ankaŭ Juan de Nova. Sude posedas la insulojn Eŭropo kaj Bassas da India, kiuj estas partoj de la aro nomita Disaj Insuloj de la Hinda Oceano, aro da insuloj kiuj enhavas ankaŭ Tromelin, jam for de la kanalo.
[redakti] Klimato
Tre ofte venas ĉi tien ĝenerale la uraganoj ekde la sud-okcidento de la Hinda Oceano kiuj ne disiĝis antaŭe suden.
[redakti] Ekonomio
Tra tiu ĉi kanalo transiras granda parto de la oleoŝipoj kiuj eksportas la oleon de Mezoriento al Eŭropo kaj Ameriko.

