Mozart, l'opéra rock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mikelangelo Loconte kiel Mozart, 2011

Mozart, l'opéra rock (Mozart, la rok-opero) estas franca muzikalo reĝisorita de Olivier Dahan kaj produktita de Dove Attia kaj Albert Cohen kiu estis prezentita de la 22-a de septembro 2009 ĝis la 3-a de januaro 2010 en Palais des Sports de Paris antaŭ ol turnei tra Francio, Belgio kaj Svislando.

La spektaklo alternas pecojn de pop-rokaj komponaĵoj kaj klasikaj komponaĵoj de komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.

Temo[redakti | redakti fonton]

La spektaklo komenciĝas kiam la destino de Mozart alvenas al turnopunkto: Colloredo postvenas la Princon-ĉefepiskopon de Salzburg. La nova suvereno estas aŭstera kaj aŭtoritatema homo, nesentiva al la muziko de Mozart kaj alergia al la impeto kaj impertinento de la persono. Al Mozart, la vivo en Salzburg rapide fariĝas neeltenebla.

Li estas 20-jara kiam li decidas forlasi sian naskiĝurbon kune kun sia patrino, serĉante pli bonan estontecon en eŭropa ĉefurbo. La trairado de la komponisto estas markita de fiaskoj kaj kruelaj elreviĝoj. Neniu eŭropa kortego dungas lin, li ekkonas unuan am-elreviĝon kun Aloysia Weber kaj lia patrino mortas en Parizo, urbo kiu forĵetas kaj humiligas lin.

Mozart revenas al sia aŭstera kaj senreliefa vivo en Salzburg, kiam li ekscias la morton de imperiestrino de Aŭstrio. La komponisto devas akompani sian dunganton, Colloredo, al Vieno por omaĝi al la nova imperiestro, Jozefo la 2-a. Vieno, eŭropa ĉefurbo de muziko, sigelos la destinon de la komponisto. Mozart ekkonos gloron, amon, rivalecon kaj poste falon kaj mizeron.

Li mortos en plej granda senhaveco lasante sian plej belan verkon, la Rekviemon, nefinita.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Opero[redakti | redakti fonton]

Akto I[redakti | redakti fonton]

  1. Konĉerta simfonio (instrumentalo)
  2. Rekviemo - Dies Irae (instrumentalo)
  3. Uverturo (instrumentalo)
  4. Penser l'impossible: Solal kaj Maeva Méline
  5. Konĉerto N°23 por piano 2-a movo (instrumentalo)
  6. La chanson de l'aubergiste: Merwan Rim
  7. Le trublion: Mikelangelo Loconte
  8. Ah ! vous dirai-je, maman: Claire Pérot
  9. Bim Bam Boum: Melissa Mars
  10. Konĉerto N°21 por piano 2-a movo (instrumentalo)
  11. Ario eltirita el Lucio Silla (instrumentalo)
  12. Ario eltirita el Il re pastore (instrumentalo)
  13. Simfonio N°10 - finalo (instrumentalo)
  14. Six pieds sous terre: Melissa Mars kaj Claire Pérot
  15. J'accuse mon père: Solal
  16. Tatoue-moi: Mikelangelo Loconte
  17. La messe maçonnique (instrumentalo)
  18. La procession (instrumentalo)
  19. La mascarade (instrumentalo)
  20. Je dors sur des roses: Mikelangelo Loconte

Akto II[redakti | redakti fonton]

  1. Simfonio N°40 1-a movo (instrumentalo)
  2. Les Tambours de Vienne (instrumentalo)
  3. Comédie tragédie: Merwan Rim
  4. Place, je passe: Mikelangelo Loconte
  5. Eine kleine Nachtmusik 1-a movo
  6. Si je défaille: Claire Pérot
  7. Ario eltirita el 'Die Entführung aus dem Serail': Traurigkeit (instrumentalo)
  8. Le bien qui fait mal: Florent Mothe
  9. Sonato por piano N°11 - Rondo alla turca alidire « La marche turque »
  10. Konĉerto por klarneto
  11. Les solos sous les draps: Claire Pérot kaj Maeva Méline
  12. Die Entführung aus dem Serail - uverturo (instrumentalo)
  13. L'Assassymphonie: Florent Mothe
  14. Finalo de la 3-a akto de La geedziĝo de Figaro (instrumentalo)
  15. Dors mon ange: Maeva Méline
  16. Ario de Salieri eltirita el La Fiera di Venezia (instrumentalo)
  17. Victime de ma victoire: Florent Mothe
  18. Rekviemo - Lacrimosa (instrumentalo)
  19. Vivre à en crever
  20. Finalo: Debout les fous: La trupo
  21. Eine kleine Nachtmusik - finalo

Videoteko[redakti | redakti fonton]

DVD de la spektaklo aperis la 3-an de novembro 2010 (en Francio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]