Mozilla Application Suite

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozilla Suite
Ĉefpaĝo de la Vikipedio vidata per esperanto versio de Mozilo
Ĉefpaĝo de la Vikipedio vidata per esperanto versio de Mozilo

Ĉefpaĝo de la Vikipedio vidata per esperanto versio de Mozilo
Aŭtoro Mozilla Foundation
Programisto Mozilla Foundation
Lasta stabila versio 1.7.13
(21-a de aprilo 2006)
Lasta testa versio 1.8 beta
(26-a de februaro 2005)
Operaciumo Plursistema
Programlingvo C++, JavaScript
Lingvo(j) ankaŭ Esperanto[1]
Programtipo retumilo
Permesilo MPL, MPL/GPL/LGPL tri-licenco
Retejo http://www.mozilla.org
vdr

Mozilo (angle Mozilla) estas libera, multsistema programaro por la Interreto, inkluzive TTT-legilon, retpoŝtan kaj novaĵgrupan programon, HTML-redaktilon k.a.

Historio de Mozilo

La liberigo de Netscape Communicator, dum la pinto de la ekonomia apogeo de la finaj 1990-aj jaroj en Usono, estis akceptita kun miksitaj aprobo kaj skeptiko. Pluraj (ĉefe Linuksanoj) vidis ĝin kiel venkon de la movado por libera programado kaj kiel bonan ŝancon ke Netscape profitu.

Aliaj (la industrio de malfermita programaro) interpretis ĝin kiel fiaskon de Netscape kontraŭ Internet Explorer de Mikrosofto en la batalo pri TTT-legiloj.

La programado per la fontokodo de Communicator malfacilis pli ol antaŭvidite:

  • La kodaro estis grandega kaj kompleksa.
  • Oni devis labori por pluraj operaciumoj, respektante iliajn diversajn morojn kaj normojn.
  • Dum jaroj Netscape-anoj devis rapide produkti novajn versiojn laŭ "Interreta tempo". Por tio, ili oferis modjulecon kaj programan elegantecon.
  • Pluraj partoj ne estis liberaj, ĉar Netscape akiris ilin laŭ permesoj de aliuloj.

Rezulte, la unua liveraĵo estis nek konstruebla nek ekzekutebla. Tio malfacilis por la kernaj programistoj de Mozilo (multaj salajrataj de Netscape), kaj eĉ pli por eksteraj eventualaj kontribuontoj.

Fine, la kernaj programistoj decidis forlasi la hereditan kodaron por reverki ĉion dekomence. Malkonsente, unu el la ĉefaj Netscape-aj programistoj, Jamie Zawinski, rezignis. La rezulta plano inkluzivis krei tute novan multsisteman programbibliotekon por komputil-homa interagado kaj novan HTML-surekranigan meĥanismon.

Malmultaj antaŭvidis, ke iam donos rezulton. Rapida kompletigo de la HTML-a pozicimeĥanismo Gecko kredigis, ke la tuta programo baldaŭ aperos. Tamen, ĝi prenis multe pli da tempo. Kaj iuj mozilanoj jam viziis projekton trans simpla TTT-legilo. La nova Mozilo estos laŭ ili "bazo por interretaj programoj", tute programebla kaj modjula. Same bone ĝi povus enhavi retpoŝtajn redaktilojn, tujmesaĝilojn, Usenet-legilojn, kaj multon alian.

Aldonaĵoj

La laboro pri Mozilo plu daŭras. Ĝi ankaŭ iĝis bazo por aliaj programoj. Kelkaj estas troveblaj ĉe MozDev (angle).

Esperanta versio

Mozilo haveblas en esperanto, kiel montras la sekva ekranbildo.
Ĉefpaĝo de la Vikipedio vidata per esperanto versio de Mozilo


Esperanta versio de programo Mozilo

La estonto

Ne ekzistos plu eldonoj de Mozilo escepte de riparoj por sekureco. La mozila projekto estas laboranta pri Firefox. Tamen nova grupo daŭrigos la aplikaĵaron sub la nomo SeaMonkey.

Vidu ankaŭ