Mozilla Firefox
Mozilla Firefox | |
---|---|
Firefox 29.0 | |
Aŭtoro | Mozilla-Fondaĵo |
Programisto | Mozilla-Fondaĵo |
Lasta stabila versio | 38.0.1 (14-a de majo 2015) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C, C++, JavaScript, CSS, Rust, XML User Interface Language |
Lingvo(j) | Oficiala listo. Inkluzivas Esperanton. |
Programtipo | TTT-legilo |
Permesilo | MPL, MPL/GPL/LGPL tri-licenco |
Retejo | mozilla.com/eo/firefox |
Mozilla Firefox (en Esperanto ofte Mozila Fajrfokso aŭ Mozila Fajrovulpo) estas senpaga plursistema malfermit-koda TTT-legilo, verkita de Mozila-Fondaĵo. Ĝi baziĝas sur la "Mozila programaro" (kiu konsistas ne nur el retlegilo, sed plena interreta programaro), kiu siavice devenas de la TTT-legilo Netscape/Netscape Communicator, kiu eliris de la TTT-legilo Mosaic.
Fajrfokso aktuale estas uzata de pli ol unu el kvin tutmonde (la 21,67% en junio 2011). Do, Fajrfokso estas la dua retumilo plejuzata, post ol Internet Explorer[1].
La nomo
La unua elektita nomo estis "Phoenix" (angle: fenikso), por simboli la renaskiĝon el cindroj de Netscape. Tamen la nomo estis ŝanĝita pro konflikto kun Phoenix Technologies, BIOS-produkanta firmao[2]. La dua elektita nomo estis "Firebird", denove ŝanĝita ĉar ĝi konfliktas kun la datumbazo Firebird SQL. Finfine estis elektita la nuna nomo "Firefox"[3].
Kodnomoj
Neeldonaj kaj alfa-eldonaj kunmetaĵoj de la fontotekstoj de Fajrfokso estis nomataj laŭ la kodnomo de la koncerna estonta versio. Ekzemple, Fajfokso 2 havis kodnomon "Bon Echo", kaj neoficialaj kunmetaĵoj el fontotekstoj de Fajrfokso de koncerna "branĉo" inter post 1.5 kaj la lasta 2.x havis tion kiel nomon.
Inter neeldonaj kunmetaĵoj estas ĉiunoktaj kunmetaĵoj farataj por testado el ĉiu branĉo de la fontotekstoj. Tiuj kunmetaĵoj nomiĝas nightly (ĉiunokta, noktaĵo).
La ĉefa branĉo, "trunko", el kiu oni neniam rekte kunmetas oficialajn eldonojn (krom la alfaj), nomiĝis "Minefield" (minkampo) ĝis transiro al la nova sistemo de evoluigo kun Fajrfokso 5.0. En la nova sistemo la trunko estas nomata ""Nightly" (ĉiunokta), la nomo kiu indikas la alfa- kaj la antaŭalfa- eldonojn, dume "Aurora" estas la nomo kiu indikas la antaŭbeta-versiojn de la retumilo.[Dubinda teksto]
La emblemo
La vorto firefox laŭvorte signifas fajra vulpo sed angle ĝi indikas la ruĝan pandon. Laŭ Jon Hicks, aŭtoro de la logobildo de Mozilla Firefox, la ruĝa pando ne kreis ĝustan ideon do li inspiris sin al japana pentraĵo, kiu reprezentis vulpon[4] kaj la fina dezajno de la logobildo efektive reprezentas vulpon kun bruliga vosto.
En la oficiala retejo de Mozilla, en la sekcio pri oftaj demandoj, pri la nomo de la retejo estas skribite:
|
Aliflanke la ruĝa pando povas memorigi vulpon[6] kaj ĝi estas nomata eĉ "fat fox" (dika vulpo). Plie, unu el la nomoj uzataj de ĉinoj por indiki la beston estas hǔo hú (火狐), kiu laŭvorte signifas "vulpo de fajro" kaj estas uzata por indiki la ruĝan vulpon.
La 3-an de decembro 2010, Mozilla-Fondaĵo anoncis, ke du idinoj de ruĝa pando, kiuj naskiĝis la 14-an de junio ne la zoo de Knoxville, en Tennessee estis adoptitaj[7].
Historio
Firefox 1
La publikigo de la versio 1.0, kiu baziĝis sur Gecko 1.7, estis granda evento, se oni konsideras, ke tio estas programaro libera kaj ne vendebla. Inter la aliaj iniciatoj, monkolekto estas lanĉita por reklami Firefox sur paĝo de New York Times de la publikigdato. Entute estis kolektitaj 250.000 $[8]
Kvankam longa kampanjo de testado, kelkaj ĝenaj cimoj estis en la versio 1.0. La plej fama estis la cimo 252371[9], kiu malpermesas la serĉon de vorto ene de tekstkampo. Por ripari ĉi tiujn problemojn, dum la sekvaj ses monatoj, kvar malgrandaj ĝisdatigoj ("minor releases") estis publikigitaj.
Firefox 1.5
Baziĝas sur Gecko 1.8.
Interalie estis aldonita la kapablo prezenti strekajn bildojn en la datenaranĝo SVG, kaj ankaŭ subteno de la elemento <canvas>.
Firefox 2
Baziĝas sur Gecko 1.8.1.
Firefox 3
Baziĝas sur Gecko 1.9.
Firefox 3.5
Baziĝas sur Gecko 1.9.1.
Unu el la plej gravaj novaĵoj estis la kapablo ludi filmojn kaj sonojn en la liberaj datenaranĝoj Ogg Theora kaj Ogg Vorbis (en ilia ujo Ogg). Tio estas realigo de la antaŭnelonge kreita normero en HTML 5 pri la elementoj <video> kaj <audio>, per kiu oni esperas skui la monopolon de la malliberaj filmaj datenaranĝoj (precipe de tiuj kiujn uzas Adobe Flash). Kelkaj filmoretejoj jam aldonis la eblecon uzi iliajn filmojn pere de tiuj elementoj kaj datenaranĝoj. Inter tiaj retejoj estas Vikimedia Komunejo (jam delonge antaŭ la eldono de Firefox 3.5). La kapablo estas ankaŭ aldonita al la aliaj programoj bazitaj sur Gecko (ekz. SeaMonkey) kaj Google Chrome, kaj estis planita aldono al Opera.
Ĝi ankaŭ povas elŝuti kaj uzi tiparojn aranĝitajn laŭ "OpenType" (OTF) aŭ "TrueType" (TTF).[10]
La etendoprogramo "NoScript" ebligas neuzon de ambaŭ kapabloj ĉe nefidataj retejoj.
Firefox 3.6
Firefox 3.6, kodnome "Namoroka", estis eldonita la 21-an de januaro, 2010.[11]
Ĝi povas ludi filmojn plenekrane, elŝuti tiparojn aranĝitajn laŭ "Web Open Font Format" ("WOFF").
Firefox 4
Eldonitas en la 22-a de marto 2011. La sekva eldono, 4.0.1, estis efektive lasta, kaj anstataŭ 4.0.2 aperis 5.0.
Firefox 5
Eldonita je la 21-a de junio 2011.
Pro ŝanĝo de la evoluig-procezo, oni ne plu intencas fari inter maloftaj grandaj eldonoj plurajn apartajn sekurig-stabiligajn eldonetojn, sed pli ofte fari ĉiam mezgrandajn eldonojn.[Dubinda teksto] Tial 5.0 havas nemulte da novaĵoj, kaj povas esti rigardata kvazaŭ versio 4.1.
Firefox 6
- 6.0 eldonitas la 16-an de aŭgusto 2011[12].
- 6.0.1 eldonitas la 30-an de aŭgusto 2011.
- 6.0.2 eldonitas la 6-an de septembro 2011.
Firefox 7
- 7.0 eldonitas la 27-an de septembro 2011
- 7.0.1 eldonitas la 29-an de septembro 2011
Firefox 8
- 8.0 eldonitas la 8-an de novembro 2011
- 8.0.1 eldonitas la 21-an de novembro 2011
Firefox 9
- 9.0 eldonitas la 20-an de decembro 2011
- 9.0.1 eldonitas la 21-an de decembro 2011
Firefox 10
- 10.0 eldonitas la 31-an de januaro 2012
- 10.0.1 eldonitas la 10-an de februaro 2012
- 10.0.2 eldonitas la 16-an de februaro 2012
Firefox 11
- 11.0 eldonitas la 13a-an de marto 2012
Firefox 12
- 12.0 eldonitas la 20a-an de aprilo 2012
Firefox 13
- 13.0 eldonitas la 5-an de junio 2012
- 13.0.1 eldonitas la 15-an de junio 2012
Firefox 14
Firefox 15
Inkluzivas (malŝaltitan) PDF-legilon faratan en la projekto PDF.js.
Firefox 16
- 16.0 eldonitas la 9‑an de Oktobro 2012.
- 16.0.1 eldonitas la 11‑an de Oktobro 2012.
- 16.0.2 eldonitas la 26‑an de Oktobro 2012.
Firefox 17
- 17.0 eldonitas la 20‑an de novembro 2012.
- 17.0.1 eldonitas la 30‑an de novembro 2012.
Firefox 18
- 18.0 eldonitas la 8‑an de januaro 2013.
- 18.0.1 eldonitas la 18‑an de januaro 2013.
- 18.0.2 eldonitas la 5‑an de februaro 2013.
Firefox 19
- 19.0 eldonitas la 19‑an de februaro 2013.
Firefox 20
- 20.0 eldonitas la 2‑an de aprilo 2013.
Firefox por poŝkomputiloj
Ekzistas speciala versio de Firefox por poŝkomputiloj, kun la kodnomo «Fennec» (feneko). Ĝi ankaŭ uzas Geckon, kaj nomiĝas «Firefox», sed havas malsimilan fasadon.
La 29-an de marto 2011 aperis Poŝfajrovulpo 4.0 por Android kaj Maemo.
Iam poste aperis versio 5.0.[13]
Fajrovulpo kaj Esperanto
- Esperanta traduko de Firefox elŝuteblas ĉe la esperantlingva retejo.
- Esperanta vortaro povas esti elŝutita kaj uzata por kontroli kaj korekti tekstojn dum la entajpado.
- Por Firefox estas centoj da programaldonaĵoj, kiujn vi trovas ĉe addons.mozilla.org. Elekton de esperantigitaj aldonaĵoj de tie vi trovas ĉe www.eozilla.de.
Notoj
- ↑ Browser Market Share (angle). NetMarketShare.
- ↑ Mozilla browser becomes Firebird
- ↑ Mozilla's Firebird gets wings clipped
- ↑ Branding Firefox
- ↑ FAQ di Mozilla
- ↑ Un Panda Rosso nasce allo zoo di Sydney
- ↑ Meet the Newest (and Cutest) Mozillians
- ↑ Giacomo Dotta - Rilasciata la versione 1.0
- ↑ Mozilla bug - 252371
- ↑ http://hacks.mozilla.org/2009/06/beautiful-fonts-with-font-face/ angle
- ↑ http://blog.mozilla.com/blog/2009/10/20/mozilla-supports-web-open-font-format/ angle
- ↑ https://developer.mozilla.org/devnews/index.php/2011/08/16/new-firefox-update-available/
- ↑ https://www.mozilla.com/mobile/5.0/releasenotes/
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- www.firefox.com
- Fajrovulpo nun en Esperanto, Libera Folio
- Esperantigitaj programaldonaĵoj por Firefox
- ABCTajpu (etendoprogramo por entajpi ne-askiajn literojn de diversaj lingvoj)
- Vikipediaj serĉ-kromaĵoj
- Esperantlingva babilejo pri Firefox kaj aliaj Mozilaj aferoj (IRC)
- Retejo por disvastigi la uzadon de Fajrfokso
|