Mr Tot aĉetas mil okulojn
El Vikipedio
Mr Tot aĉetas mil okulojn estas la tria novelo verkita originale de Jean Forge. Ĝi aperis en 1931 (243 paĝoj). La dua eldono aperis en 1934 kaj la tria en 1973 ĉe Fondumo Esperanto. Temas pri psikologia detektivnovelo pri hotelposedanto, kiu havigis al si eblon kaŝe rigardi al ĉiuj ĉambroj de sia hotelo.
La libro estas fantazia aventur-novelo. Tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literatura lingvo kaj la bona konstruo levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj noveloj. El tiu novelo malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en Saltego trans jarmiloj.
- Detektiv-romano, sed nebulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj. (Jobo L M 1931, p. 160.)
Sur Mr. Tot aĉetas mil okulojn baziĝas la lasta filmo de Fritz Lang, La mil okuloj de d-ro Mabuse.
Mr. Tot aĉetas mil okulojn troviĝas en la Baza Legolisto de William Auld.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

