Mramba Simba Nyamkinda

El Vikipedio
(Alidirektita el Mramba Simba)
Saltu al: navigado, serĉo
Mramba Simba Nyamkinda (2008)

Mramba Simba Nyamkinda (* 20-a de aprilo 1961 en Marambeka, Tanzanio) estas tanzania esperantisto, estro de vilaĝaro Salama kaj fondinto de NRO Mazingira, kiu celas samtempe instigi socialan kaj ekonomian bonfarton kaj naturprotektadon.

Enhavo

Juneco [redakti]

Lia patrino mortis tuj post lia naskiĝo pro troa perdo de sango. La orfo loĝis sola kun sia patro.

Aĝante 12 jarojn li komencis iri al la bazlernejo, sed jam la sekvan jaron li ne plu povis esti lernejano pro manko da mono por lerno-kotizo, lernovestaĵoj kaj lerniloj. Nur unu jaron poste lia patro sukcesis denove sendi lin al lernejo, sed jam denove post unu jaro la patro malsaniĝis, do la filo ne plu povis daŭrigi la lernadon.

En 1976, la junulo decidis kontakti onklon en Kenjo por peti lian helpon por ke li revenu al lernejo. Sen mono por la vojaĝo Mramba devis piediri dum 6 tagoj (nokte li dormis apud la vojo), ĝis kiam li atingis la distriktan ĉefurbon Musoma ĉe Viktoria-lago.

Tie Mramba renkontis ege grandajn malfacilaĵojn. Li tute ne sciis pri kie trovi nutraĵojn kaj tranoktadon, li estis malpura kun siaj ŝifonitaj vestaĵoj el ŝafledo. La urbaj geknaboj timigis lin kaj forĉasis lin per ŝton-frapoj. Li provis serĉi laboron, sed ne sciis kiel serĉi. Li nutris sin el rubujoj, tranoktis surstrate aŭ ĉe la busstacio.

Post kelkaj semajnoj li hazarde renkontis du personojn, kiuj parolis pri Kenjo en la Luo lingvo, la lingvo de lia patrino. Li tuj salutis ilin, rakontis pri siaj malfacilaĵoj kaj petis ilian helpon por atingi la onklon. Surprize kaj bonŝance montriĝis, ke ili bone konis la onklon kaj eĉ la patron, ĉar ili apartenis al la sama religio (Pentekosta). Kaj ili kunportis lin al la onklo en Kenjo.

La onklo volus helpi al Mramba, sed pro aĉeto de tereno mem ne plu havis. Mramba helpis al li en rikolto kaj vendado de bananoj, sed tio apenaŭ sufiĉis por nutri ilin ambaŭ.

Mramba amikiĝis kun knabo, kun kiu li faris planojn forkuri al Najrobo por tie serĉi laboron. Kaŝveturante en kamiono ili fakte atingis la ĉefurbon de Kenjo, sed tie tre rapide perdis unu la alian.

Tajloro [redakti]

Ĉe hinda komercisto Mramba trovis laboron, alparoli klientojn kaj inviti ilin al la butiko.

La ĉefo trovis lin talentita kaj proponis laboron en la vesto-kudrejo. Mramba ekŝatis tiun profesion kaj estis akceptita kiel meti-lernanto, kondiĉe ke li ne postulu salajron. Post kvar jaroj tie (1977-1981) li estis lerta tajloro kaj decidis reiri al Tanzanio por revidi sian patron, trovante lin en malfacila vivstuacio.

Li trovis laboron kiel tajloro por araba komercisto en urbo Bunda, 35 km for de sia naska vilaĝo. Tie li edziĝis kaj fine de 1982 ili havis la unuan filinon.

Esperantisto [redakti]

En la jaro 1983 li trovis artikolon pri Esperanto en la loka ĵurnalo. Li vidis ŝancon al plua lernado - eĉ senpaga - kaj tuj skribis leteron al UEA por peti la kurson. Post tri monatoj alvenis la svahila lernolibreto pri Esperanto. Li serioze studis la dek lecionojn kaj sendis la solvitajn taskojn al sia itala mentoro Nino Vesella por korektado; poste li daŭrigis la korespondadon kun S-ro Hans Bakker en Amsterdamo, kiu pluhelpis lian lernadon per pliaj lernomaterialoj.

En la jaro 1988 pere de Hans Bakker li ricevis inviton de UEA por trimonata studvojaĝo al Eŭropo per de subvencio de Unesco kaj per tio li partoprenis al ILEI-seminarion kaj partoprenis la 73-an UKon en Roterdamo.

Revenante hejme li provis kun geamikoj starigi la landan Esperanto-Asocion kaj en la jaro 1992 ili suksesis kunvenigi esperantistojn en Daresalamo, kie li estis elektita la prezidanto de TEA, kiun li gvidis ĝis 1996. [1]

En Politiko [redakti]

En la jaro 1998 retranslokiĝis al sia vilaĝo por gardi kaj prizorgi sian familian grundon, kiun la vilaĝestroj volis transdoni al aliaj personoj. Ĉar tiu tereno estis sufice granda li interkonsentis kun la edzino, ke li edziĝu kun alia virino, kiu povus helpi en la kultivado.

En la sekva jaro 1999 la vilaĝanoj elektis lin en la vilaĝan estraron; li sperte plenumis sian oficon kaj proponis sukcesajn projektojn (finkonstruo de la bazlernejo kaj kliniko).

En la jaro 2005 estis balotoj en Tanzanio por la ŝtatprezidento, por la tutlanda parlamento kaj la regionaj kaj distriktaj parlamentoj. Mramba Simba kandidatiĝis por reprezenti sian komunumon de Salama (vilaĝaron el kvin vilaĝoj) en la distrikta parlamento de Bunda. Li estis elektita kun granda plimulto kaj oficos kiel estro de Salama ĝis oktobro de la jaro 2010.

En aprilo de la jaro 2010 la distrikta parlamento de Bunda decidis dividi kelkajn komunumojn en la distrikto, komunumo de Salama estis dividita al du partoj, SALAMA kaj KETARE, ankau fondiĝis du novajn vilaĝojn.

En oktobro de la jaro 2010 estis denove baloto en Tanzanio por la ŝtatprezidento,por la tutlanda parlamento kaj la regionaj kaj distriktaj parlamentoj.Mramba denove re-kandidatiĝis por reprezenti sian novan komunumon de KETARE (vilaĝaron el kvar vilaĝojn) en la distrikta prlamento de Bunda. pro lia bonfara laboro kiel estro de Salama dum kvin jaroj, Neniu kontrauis lin por Ketare, Do li iĝis automate la estro de la komunumo de Ketare, kaj nur la sola kandidato en la distrikto de Bunda kiun kandidatiĝis sen kontraulo.

La Organizaĵo Mazingira [redakti]

En la jaro 2006 Mramba aranĝis multajn vilaĝ-kunvenojn por esplori pri la malfacilaĵoj kiuj suferigas la popolon de Salama. Rezulte estis fondita la Organizaĵo Mazingira, kiu celas plian disvolviĝon ekonomian kun respekto al la naturo (Mazingira estas la svahila vorto por "medio" - pli detala priskribo de la projektoj). En 2007 kaj 2008 li entreprenis vojaĝon al Eŭropo por diskonigi la projektojn de Mazingira kaj starigi reton de subtenantoj.

Rimarkoj [redakti]

  1. La historio de TEA estas nur parte dokumentita. Alia raporto pri tiu tempo, verkita de Nino Vessella, la "mentoro", troviĝas ĉe "Tanzania agado"