Mridangamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
barataj muzikistoj ludantaj mridangamon (maldekstre) kaj gatamon (dekstre)

Mridangamo - kanare ಮೃದಂಗ, malajale മൃദംഗം (mridangam) - estas frapinstrumento el suda Barato. Temas pri la plej grava akompana ritma muzikilo de la karnatika muziko de suda Barato kaj kompareblas al la signifo de la muzikilo tabla-o por la muzio de norda Barato.

mridangamo

La vorto „mridangam“ estas la sudbarata variaĵo de la sanskritaj vortoj „mrida“ (argilo aŭ tero) kaj „anga“ (korpo). Dum la instrumento historie produktiĝis el bakita argilo, intertempe - pro la tiel pli longa vivdaŭro de la instrumento - por la produktado nur uziĝas ligno. Plej ofte uziĝas la ligno de jakvo. Lige al la evoluo de la muzikilo ankaŭ plifajniĝis la sistemo de talaoj, sistemo de kompleksaj ritmoj en la klasika barata muziko.

La mridrangamo estas tubo el kavigita trunkopeco de jakvo-arbo, kiu ambaŭflanke estas fermita per membranoj el kapra ledo, tiel ke ekestas kvazaŭ "duobla tamburo". La ligno dikas proksimume 25 milimetrojn, kaj la du membranoj interligiĝas per ledaj ŝnuroj, tiel ke ili tensiiĝas. La du membranoj havas malsaman grandecon, tiel ke la frapado de la membranoj kreas jen pli altan, jen pli malaltan sonon. Per humidigo de la kapra ledo (plej ofte de la pli eta membrano) kaj apliko de pasto el riza faruno kaj akvo centre de la membrano la muzikisto agordigas sian instrumenton antaŭ muzika prezento.

La mridangamo ludiĝas kuŝante sur unu piedo de la surplanke sidanta muzikisto. La pli lerta mano de la muzikisto batas la pli etan membranon, la alia mano la pli grandan.

La muzikilo historie kaj ankaŭ nuntempe ankaŭ uziĝas en muzikaj procesioj kaj en religiaj festivaloj de suda Barato. Tiam kompreneble necesas, ke la muzikisto staras kaj paŝas, kaj la muzikilo teniĝas per leda zono portata sur ŝultro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]