Muĝtahid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muĝtahid')

Muĝtahid' (arabe مجتهد, latinliterigo laŭ sistemo DMG muǧtahid)[1] estas la termino de signifa religia jura klerulo en islamo. En ŝijaismo la muĝtahid' estas jura oficialulo kiu kapablas kaj rajtas je memstara apliko de juro (nomata iĝtihad). La posteno tamen ne signifas la kapablojn kaj rangon de ajatolo.

Muĝtahid' havu ampleksajn konojn pri:

La similsona termin muĝahid' - sen centra sono "t" - signifas "aktivulon de la sankta batalo" kaj devenas de la termino ĝihado, kiu baze havas la saman etimologian vortoradikon kiel iĝahid kaj muĝahid, kies fundamenta takso estu disvastigo kaj defendo de la islamo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La e-lingva aldono de apostrofo kompreneble estas kompromiso: en la araba la vorto ne havas o-finaĵon, kaj en Esperanto la termino ĝis nun ne estas tiom priskribata ke eblus diri ke "muĝtahido" estas ĝenerale konata vorto; per aldono de apostrofo konserviĝas la sono de la araba termino, sed ĝi tamen estas kontentige adaptata al la e-lingva gramatiko