Muangoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muangoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La muangoj (Mwanga)njamuangaj (Nyamwanga) estas malgranda etno kun propra bantua lingvovariaĵo (muanga lingvo) en la nordo de Zambio kaj en la sudokcidento de Tanzanio.

En 1993 oni taksis la nombron de la njamuangoj 256.000, el ili 169.000 en Zambio kaj 87.000 en Tanzanio. Al la etno ankaŭ apartenas 7.000 tamboj (Tambo) kaj 14.000 ivoj (Iwa), do la tutnombro estas pli ol 277.000 muangoj.

Pli novaj nombroj (ĉirkaŭ 2000) diras por Zambio 38.887 ivoj, 163.957 muangoj kaj 18.918 tamboj.

La religio de la muangoj baziĝas sur la kulto de la praavoj kaj la vokado de iliaj spiritoj.

La njamuangoj, njikoj, safvoj, ngondoj, kingoj, benaoj, pangvoj, hehoj kaj sanguoj havas komunajn originojn. Ili distingas sin klare de la patrinlinie organizitaj najbaroj. Ĉiuj tiuj grupoj verŝajne almigris el la norda Tanzanio inter Kilimanĝaro kaj Viktoria-lago ekde la 16-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]