Mudeĥara arto

El Vikipedio
(Alidirektita el Mudeĥara)
Saltu al: navigado, serĉo
Turo de la Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción de Utebo.
Klostro de Guadalupe
Pordo de la Paroĥejo de la O, Sanlúcar de Barrameda

La mudeĥara arto estas stilo por kristanoj, sed kiu enhavas influojn, elementojn aŭ materialojn de hispanislama stilo, ĉar temas pri arto ekzistanta nur en Hispanio. Ĉefa kialo de tiu stilo (kiu ekzistis pleje en arkitekturo) estas ke multaj arkitektoj aŭ masonistoj ĉu moriskoj ĉu mudeĥaroj laboris por kristanaj dungistoj — ĉu ekleziaj ĉu nobeluloj. Tiel unu el la plej ĉefaj ecoj kaj distingiloj estas la uzado de briko kiel ne nur konstrua materialo, sed ĉefe kiel ornamaĵo, kiel estis kutima inter malriĉaj masonistoj aŭ konstruistoj, kiuj krome rajtis bildigi nur per geometriaj formoj kaj ne per homaj imagoj pro religiaj malpermesoj.