Muelŝtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muelŝtono

Muelŝtono estas unu el paro de platrondaj ŝtonoj, kiun oni uzas en mueliloj por mueli grajnojn en farunon.

La muelŝtonoj kutime estas el etgrajna firma sabloŝtonokalkoŝtono.

Hungara legendo pri muelŝtono[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre konata por hungaroj pri sia iama fortikaĵo-kapitano de Nagyvázsony: Paŭlo Kinizsi, kiu vivis en la tempoj de Matiaso la 1-a (fine de la 15-a jarcento). Kinizsi laboris en la muelejo, kiam alvenis reĝo Matiaso. La reĝo soifis kaj petis akvon. Kinizsi metis la glason sur muelŝtonon - (ĉar ne estis pleto) - kaj per unu brako transdonis ĝin. Matiaso admiris kaj diris: Tia forta homo devas esti soldato en mia armeo. Fakte li famiĝis ankaŭ en la batalejo, kiel armeestro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]