Muflo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mufla forno por determini mineralojn.
Mufla forno en denttekniko.

Muflo estas speco de movebla ujo el fajroargilo, en kiu oni povas varmigi la entenaĵon ŝirme de la flamoj, ekz.: elektra muflo por cikloframoj[1].

Laŭ Francisko Azorín muflo estas Duoncilindra argila aŭ metala ujo, en kiu oni metas delikatajn ceramikaĵojn por kuiri ilin tiel en la fornoj, ŝirme de la flamo.[2] Li indikas etimologion el la latina mufula (mufo, ganto).[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV 2005, p. 762
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 145.
  3. Azorín, samloke.