Mugamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia mugam-triopo fine de la 19-a jarcento.

Mugamo ankaŭ konata kiel azera mugamo (azere: Muğam; مقام) estas unu el la plutaj tradiciaj muzikoj de Azerbajĝano kaj ĝi kundividas kelkajn artajn karakterojn kun la iraka makamo, la persa radifo kaj la turka makamo.

En 1977 surbendigo de tiu muziko estis sendita al la spaco en la Ordisko de la Vojaĝantoj. En 2003 ĝi estis agnoskata kaj inkludata kiel Monda heredaĵo de UNESKO.