Mugimakia muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mugimakia muŝkaptulo
Mugimakia muŝkaptulo, masklo
Mugimakia muŝkaptulo, masklo
Mugimakia muŝkaptulo, unuavintra masklo
Mugimakia muŝkaptulo, unuavintra masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. mugimaki
Ficedula mugimaki
(Temminck, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mugimakia muŝkaptulo (Ficedula mugimaki) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de orienta Azio.

La nomo "mugimaki" devenas el la japana kaj signifas "tritikosemisto".[1] Tiu birdo estas konata ankaŭ kiel la Ruĝgorĝa muŝkaptulo.

masklo

Ĝi estas 13 al 13.5 cm longa. Ĝi havas vibrantan alvokon kaj ofte aerfrapas per siaj flugiloj kaj vosto. Maskla plenkreskulo havas nigrecajn suprajn partojn kun mallonga blanka superokula strio malantaŭ la okulo, blankan flugilmakulon, blankajn bordojn de flugilplumoj kaj blankon ĉe la bazo de la eksteraj vostoplumoj. La brusto kaj gorĝo estas ruĝoranĝaj dum la ventro kaj subvostaj kovriloj estas blankaj. La ino estas grizbruna supre kun paloranĝabrunaj brusto kaj gorĝo. Ŝi ne havas blankon en vosto, havas unu aŭ du palajn flugilstriojn pli ol la blanka makulo kaj havas superokulan strion kiu estas ne tre markata aŭ eĉ nevidebla. Junaj maskloj estas similaj al inoj sed havas briloranĝan bruston, blankon en vosto kaj pli videblan superokulan strion.

Ili reproduktiĝas en orienta Siberio kaj nordorienta Ĉinio. Migrantaj birdoj trapasas orientan Ĉinion, Koreion kaj Japanion printempe kaj aŭtune. Tiu specio vintrumas en Sudorienta Azio, atingante okcidentan Indonezion kaj Filipinojn. Estas ununura informo pri vaganta birdo en Alasko; ĉe insulo Ŝemja en 1985.[2] Iu birdo ĉe Humberside, Anglio en 1991 ne estis akceptata en kategorio A, tio estas de natura birdo, sed enmetita en kategorion D, tio estas plej verŝajne de kaptiva deveno. Ties statuso eble estos reviziita future kiel pruvo esti natura birdo rilate ekzempleron de Bruna muŝkaptulo ĉeeste en Orienta Yorkshire ĉar ambaŭ specioj havas similajn distribuojn.[3]

La ĉefa habitato estas arbaroj, ĉefe je pli altaj lokoj. Ili troviĝas ankaŭ en parkoj kaj ĝardenoj dum migrado. Ili kutime ĉeestas ĉu sole ĉu en malgrandaj grupoj, manĝantaj preterflugantajn insektojn en la kanopeo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kennedy, Robert S.; Gonzales, Pedro C.; Dickinson, Edward C.; Miranda, Hector C. & Fisher, Timothy H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
  • MacKinnon, John Ramsay, Phillipps, Karen & He, Fen-qi (2000): A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press. ISBN 0-19-854940-7
  • Robson, Craig (2002): A guide to the birds of Southeast Asia: Thailand, Peninsular Malaysia, Singapore, Myanmar, Laos, Vietnam, Cambodia. New Holland, London. ISBN 1-85368-313-2
  1. Glossary of Bird Species in Chinese, Japanese, and Vietnamese: Muscicapinae Konsultita 23/07/07.
  2. West, George C. (2002): A Birder's Guide to Alaska. American Birding Association. ISBN 1-878788-19-1
  3. British Ornithologists' Union Record Committee: 27th Report (October 2000) Arkivigite je 2010-04-19 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 23/07/07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]