Muhammad Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri usona sportisto. Pri egipta reganto temas artikolo Muhammad Ali (paŝao).

Muhammad Ali fotita de Ira Rosenberg en 1967.

Muhammad ALI (naskiĝinta Cassius Marcellus CLAY Junior la 17-an de januaro 1942) estas usona emerita boksisto. En 1999, la usona revuo Sports Illustrated taksis lin la "Sportisto de la Jarcento". Li venkis en la Tutmonda Pezega Boksa ĉampionumo trifoje kaj ankaŭ en la ĉampionumo de la Nord-Amerika Boksa Federacio kaj en Olimpiaj ludoj.