Muhammad Ali (paŝao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri egipta reganto. Ne konfuzu lin kun la usona sportisto Muhammad Ali, aŭ kun Mehmed Emen (Ali paŝao)
Muhammad Ali
Persona informo
محمد علی پاشا
Naskonomo محمد علي المسعود بن إبراهيم آغا
Naskiĝo 4-an de marto 1769 (1769-03-04)
en Kavala,  Otomana Imperio
Morto 2-an de aŭgusto 1849 (1849-08-02) (80-jaraĝa)
en Aleksandrio,  Otomana Provinco Egiptio
Tombo Moskeo Mohamedo Alio vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaOsmanida turkakurda vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Mohamedo Alio vd
Edz(in)o Amina Hanim • Ayn al-Hayat Khanum vd
Infanoj Tusun Pasha • Ismail Kamil Pasha • Ibrahim Pasha of Egypt vd
Profesio
Okupo militestro • politikistoŝtatreprezentanto • journal editor • ĵurnalisto • journal editor vd
Laborkampo politiko • militaj aferoj vd
Aktiva en Otomana Imperio vd
Aktiva dum 1784–1845 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Muhammad Ali Paŝa, pentraĵo de Auguste Couder

Muhammad Ali Paŝa, arabe محمد علي باشا, albane Mehmet Ali Pasha, turke Mehmet Ali Paşa (naskiĝis 1769 en Kavala, Makedonio, tiam Otomana Imperio, hodiaŭ Grekio; mortis la 2-an de aŭgusto 1849 en Aleksandrio) estis de 1805 ĝis 1848 vicreĝo de Egiptio kaj otomana paŝao, kaj estis prapatro de la dinastio de Muhammad Ali, kiu regis en Egiptio ĝis 1953, kaj fondinto de moderna Egiptio, atinginte relativan sendependecon de la Otomana Imperio.

Lia patro estis armea gvidanto, kiu frue mortis, tiel lin edukis la guberniestro Ibrahim Aga. Li edziĝis en aĝo de 18 kun nevino de la guberniestro kaj okupiĝis pri tabaka komerco.

Mohamed Ali alvenis al Egiptio por forpeli la invadintajn francojn. En 1805, la sultano nomumis lin paŝao, subreĝo de Egiptio.

Li detruis la malnovan regantan eliton, deproprigis posedaĵojn de la malnovaj bienuloj, la pastrojn igis dependaj de la registaro, subpremis ĉiun ribelon. Ĝis 1815 iĝis ĉiu bieno ŝtata posedaĵo kaj la enspezojn li elspezis por evolui la irigacion en Egiptio. Li ekkultivigis novajn plantojn kiel kotonon, reorganizis la administran sistemon por tute kontroli la ekonomion. Li provis setligi modernan industrion por la prilaboro de la krudmaterialoj, sed tio malsukcesis pro la mankantaj energiofonto kaj faklaboristoj.

Li malfondis la soldan armeon kaj organizis floton kaj rekrutan armeon el egiptiaj kamparanoj. Li sendis studcele junulojn en Eŭropon kaj fondis fakstudejojn.

Meze de la 1830-aj jaroj, ŝtata plantaĵo de Mohamed Ali atingis punkton, kiam ĝi estis jam malprofita, dum – pro la militiroj – la ŝtata monavido kreskis.

Muhammed Ali helpis la sultanon venki la ribelojn en Arabio kaj Grekio. Li okupis apudnilajn areojn de Sudano, ĉar akiris novulojn por la armeo kaj oron por la trezorejo. Kvankam li venkis en ĉiuj tri militiroj, fine lia floto estis malvenkita ĉe Navarino (1827). Spite al malvenko de la floto, li sentis sin forta eki militon kontraŭ la sultano. La unua milito okazis en 1831–33 kaj tiam li akiris Sirion ĝis Adana, dum en la dua milito en 1838–41, la osmana armeo estis decide venkita ĉe Nizip (1839), dum la turka floto transiris al flanko de Muhammed Ali. Tiam intervenis la eŭropaj potencoj: en julio de 1840 Britio, Aŭstrio kaj Prusio interkonsentis fini la egiptian regadon en Sirio kaj tiel malebligis sendependiĝon de Egiptio de la Osmana imperio. Mohamed Ali kaj lia familio akiris en 1841 heredan rajton pri regado de Egiptio kaj Sudano, sed lian potencon limigis la Sultana Kortego kaj la sultano reakiris la kontrolon je Egiptio.

Mohamed Ali retiriĝis en 1848 el sia ofico kaj mortis sekvajare. Post lia morto, oni neniigis liajn multajn reformojn. Ismail Paŝao, lia nepo, estis ĥedivo de Egiptujo kaj Sudano el 1863 al 1879.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Henry Dodwell: The Founder of Modern Egypt (1931, 1971)
  • Helen Anne B. Rivlin: The Agricultural Policy of Muæammad Ald in Egypt (1961)
  • Afaf Lutfi al-Sayyid Marsot: Egypt in the Reign of Muhammad Ali (1984)