Mukden-incidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Japanaj soldatoj enmarŝas Mukdenon

La Mukden-incidento aŭ Manĉuria incidento estis japana militistara agresa agado en septembro de 1931. La japana armeo okupis la urbon Mukden (hodiaŭ Ŝenjang, Ĉinio) kaj post la incidento eĉ tutan Manĉurion kaj kreis la pupŝtaton Manĉukuo. Tio estis komenca epizodo de la Dua japana-ĉina milito.

Genezo kaj disvolvo[redakti | redakti fonton]

La japanoj havis specifajn rajtojn en Manĉurio, kiujn ili timis perdi pro la fortiĝantaj Sovetunio kaj Ĉang Kajŝek.

La kapto de Mukden iniciatis japanaj oficiroj sen interkonsento, kono de la japana registaro. La japana Kvantung-armeo okupis la urbon la 18-an de septembro 1931, nokte, pro eksplodo ĉe la japana fervojo en suda Manĉurio. Plia parto de la armeo alvenis la 21-an de septembro el Koreio kaj pli kaj pli okupis Manĉurion dum tri monatoj. En decembro abdikis registaro de ĉefministro Wakatsuki Reijiru, la posta registaro rekonis la invadon, pro premo de la publiko.

La Kvantung-armeo ne alfrontis kontraŭstaron, ĉar Ĉang Kaj-ŝek ordonis retiriĝon. Li esperis je Ligo de Nacioj, sed kvankam la Lytton-komisiono deklaris Japanion agresoro, ĝi forlasis la Ligon kaj regis ĝis 1945 en Manĉurio.