Mukofiŝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mukofiŝoj
Pacifika mukofiŝo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Myxini
Ordo: Myxiniformes
Familio: Myxinidae

Eptatretus
Myxine
Nemamyxine
Neomyxine
Notomyxine
Paramyxine
Quadratus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mukofiŝoj estas angilsimilaj maraj vertebruloj el ordo de rondbuŝuloj (Cyclostomata) kaj el klaso senmakzeluloj (Agnatha). Ili havas ĉ. 30 speciojn en 2 familioj: specioj de familio mukofiŝedoj (Myxinidae) vivas en la oceano, dum specioj de familio Eptatretidae mankas en norda parto de la Atlantiko. Ilian korpon kovras dika mukotavolo, la nomumo aludas je tio.

Ilia korpo estas senskvama, la haŭto mola. Ili havas du dikajn lipharojn ekde nazofino. Ili kreskas depende de specio ĝis 40–80 cm. Ili havas vostonaĝilon (kiu ampleksas en la dorsan kaj ventran parton), dum la paraj naĝiloj, dorsonaĝilo mankas. La mukofiŝoj ne havas makzelon, ilia skeleta sistemo estas kartilago, la buŝo estas fendosimila, la lango estas forta kaj kovras kornolamenoj. Ili havas rudimentajn okulojn sub la haŭto. La senpara naztruo situas antaŭ sur la kapo, ili spiras tra 5–15 brankaj paroj. En la familio de Myxinidae, la brankaj paroj komenciĝas kun branka fendo sur ambaŭ korpoflankoj. Specioj de familio Eptatretidae spiras tra apartaj brankoparaj aperturoj.

La mukofiŝoj vivas en malvarma marakvo ĝis profundo de 1300 m. Ili vivas en kavoj fositaj per la vosta naĝilo sur mola margrundo, el kiu kavo videblas nur ilia kapoantaŭo.

La mukofiŝoj nutras sin per senvertebruloj, formortintaj aŭ vunditaj fiŝoj. Ili serĉas la nutraĵon per flarado. Ili havas rasposimilan langon, la buŝkavon ĉirkaŭas mallongaj palpiloj.

Ili havas kaj inajn kaj virajn seksajn organojn (ovarion kaj testikon), sed la mukofiŝoj ne estas hermafroditoj, ĉiam funkcias nur unu organo.

La mukofiŝoj kelkfoje eĉ faras damaĝon al la fiŝistoj, ĉar ili atakas la kaptitajn fiŝojn. Ili penetras la fiŝan korpon kaj interne manĝas ĝin.